Koromandela Marbordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koromandela Marbordo
Altebenaĵo
marbordo [+]

LandoBarato
- koordinatoj13° 22′ 12″ N, 80° 19′ 48″ O (mapo)13.3780.33Koordinatoj: 13° 22′ 12″ N, 80° 19′ 48″ O (mapo)


Koromandela Marbordo (Tero)
Koromandela Marbordo (Tero)

Koromandela Marbordo (Barato)
Koromandela Marbordo (Barato)
DEC

Map
Koromandela Marbordo
Vikimedia Komunejo:  Coromandel Coast [+]
vdr

La Koromandela Marbordo (angle Coromandel Coast, tamile சோழ மண்டலக் கடற்கரை) estas la nomo donata al la sudorienta marbordo de la Hinda Subkontinento inter Kanjakumari kaj Falsa Divio en Barato. Ĝi povas inkludi ankaŭ la sudorientan marbordon de la insulo de Srilanko.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu marbordo estas ĝenerale malalta, kaj etanda laŭ la deltoj de kelkaj grandaj riveroj, kiaj la Kaŭveri, Palar, Penner, kaj Kriŝno, kiu ekas en la altaj teroj de la Okcidentaj Ghatoj kaj fluas tra la Dekkana Altebenaĵo por elflui al la Golfo de Bengalo. La aluviaj ebenaĵoj kreitaj de tiuj riveroj estas tre fruktodonaj kaj utilaj por agrikulturo. La marbordo estas ankaŭ konata pro siaj havenoj nome Pulikato, Ĉenajo, Sadras, Pondiĉeri, Karaikal, Kaddalor, Tarangambadi, Nagore, kaj Nagapatinamo, kiu profitas el proksimeco kun regionoj riĉaj en naturaj kaj mineralaj resursoj (kiaj la areo de Ĉatisgaro kaj la minoj de Golkonda kaj Kolar) kaj/aŭ bona transporta infrastrukturo. Ankaŭ la ebena geografio de la regiono favoras urban kreskon kaj aglomeraĵojn.

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

La Golfo de Mannar estas granda neprofunda golfo kiu formas parton de la Lakadiva Maro. Ĝi kuŝas inter la okcidenta marbordo de Srilanko kaj la sudorienta pinto de Barato, en la regiono de la Koromandela Marbordo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]