Korpa ekzameno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
float

Korpa ekzameno, ankaŭ nomata medicina, klinikafizika, estas termino uzata en medicino por la ekzameno de la (tuta) korpo de paciento fare de kuracisto pere de ties sensoj kaj per simplaj helpiloj, sen grandaj aparatoj. En pluraj naciaj lingvoj por la fenomeno aparte uzigas ekvivalento al la esperanta "fizika ekzameno", sed en Esperanto kaj "fizika ekzameno" kaj "medicina ekzameno" povus kaŭzi la miskomprenon ke povus temi pri universitata ekzameno de studento dum la studo de la fakoj fiziko respektive medicino, tial la nomo "korpa ekzameno" estas malpli misgvidiga. Alternative ankaŭ eblus la vortumo korpa esploro.

La korpa ekzameno de paciento estas esenca ero en la kuracista serĉo je medicina diagnozo por la aktualaj prisanaj problemoj. Kutime la ekzameno uzas la sekvajn metodojn:

  • inspektado, do la detala rigardado de la unuopaj korperoj, donas unuan superrigardon. Gravas vidi la haŭton de la korpo laŭeble ĉie, do la paciento petiĝu senvestiĝi. Ĉar kompleta nudeco estas socia tabuo en preskaŭ ĉiuj homaj socioj, sencas kompromise rigardi la plej hontoplene montratajn korperojn nur dum mallonga tempo. Kio estas plej hontoplene montrata korpero, ne nur dependas de la kulturaj konvencioj, sed ankaŭ de la homo mem: ekzemple infano tro dika eble plej hontas montri sian malsveltan ventron, dum plej multaj aliaj infanoj tute ne havas problemon pri montro de ventro al la kuracisto. La inspektado inkluzivas detalan ekzamenon de la okuloj, sen kaj kun helpo de lampeto, ekzamenon de la buŝa kavo kun tonsiloj, dentoj kaj la lango, kaj de la oreloj helpe de lupea lampo, la "oreloskopo".
  • palpado, do la atenta premado per la kuracistaj fingroj aŭ fingropintoj, ekzemple por senti ŝveliĝintajn aŭ firmiĝintajn limfajn nodojn kaj por prijuĝi la internajn organojn, kaj aldone por senti ĉu en iuj tipaj punktoj dum la premado ekestas doloro (kiu povus esti indiko ekzemple pri inflamo de organo, ekzemple en specifa punkto antaŭ la orelo por otito, aŭ en pluraj specifaj punktoj de la suba ventro por apendicito),
  • perkutado, do la frapo de la korpo en iuj punktoj, por laŭ la sono ekzemple senti la limojn de koropulmo,
  • aŭskultado, ekzemple de la homa voĉo, de la sono de haŭto dum palpado, kaj helpe de stetoskopo unuavice de la koro, pulmo kaj intestaro,
  • flarado, ekzemple de amoniako, acetono, alkoholo aŭ fumo de haŝiŝo en la elspira aero de paciento,
  • neŭrologia ekzameno, inter alie la ekzameno de unuopaj refleksoj (parte per refleksa martelo, sed parte ankaŭ sen helpilo aŭ per uzo de lampeto - ekzemple la testo pri okulokornea reflekso) aŭ la ekzameno de haŭta sentemo,
  • funkcia ekzameno de iuj korperoj kaj de la tutkorpa ekvilibro, ekzemple movado de fingroj, manoj kaj brakoj, piedoj kaj kruroj, aŭ la starado sur unu kruro per fermitaj okuloj.

La korpa ekzameno estas grava ero en la klinika eduko de ĉiu studento pri medicino. Ĝi sekvas firman skemon, por atingi kompletecon kaj sistemecon. Plej ofte la ekzameno komenciĝas ĉe la kapo kaj finiĝas ĉe la piedoj, dume orientiĝante pri la diversaj organaj sistemoj.

Plej komence juĝiĝas pri la stato de konscio (vekiĝinta? orientiĝinta? duondorma aŭ senkonscia?); ĉe senkonsciaj patientoj ekzameniĝas la grado de senkonscio (ĝis la provo kaŭzi doloron per pinĉado). Aparte pala haŭta koloro povas esti indiko pri anemio, iom blueca palo indiko pri pulmaj aŭ koraj malsanoj, flaveca koloro pri iktero. Specifaj haŭtaj fenomenoj indikas pri infektoj aŭ aliaj maldanoj, edemoj aparte de la kruroj pri kora malforto aŭ rena misfunkcio. Artrito aŭ mana tremado ofte videblas unuarigarde.

En la areo de kapo kaj kolo ekzameniĝas pupila reago kaj vidkapablo, krome la okula fundo rigardeblas per lupea lampo. Nekutima impreso pri la okula fundo povas ekzemple esti indiko pri alta sangopremo. Rigardatas la buŝa mukozo, frapiĝas kranio kaj kola vertebraro, palpiĝas limfaj nodoj kaj la tiroida glando, la koraj arterioj aŭskultiĝas per stetoskopo. La senta kaj motora funkciado de la dek du kraniaj nervoj povas detale esti ekzamenata sen ajna helpilo.

Pluaj areoj de la korpo, kiuj simile alireblas por ekzamenado, estas la vertebraro, la torako inkluzive de koro, pulmo kaj timuso, la abdomeno, la renaj regionoj ambaŭflanke, la regionoj de limfaj nodoj de la akseloj kaj la ingvenoj, la generaj organoj, brakoj kaj kruroj (kun tipaj refleksoj) kaj la centra nerva sistemo.

La amplekso de la korpa ekzameno orientiĝas laŭ la specifa aktuala demando. Ofte rapide trovatas unu aŭ du simptomoj, kiuj plugvidas la serĉon al specifa direkto. En maloftaj kazoj de tre neklara simptomaro povas esti necesa kompleta tre detala ekzameno de vere ĉiuj korpaj regionoj, kio povas daŭri ĝis horon. Nur se ĉiuj tiuj ekzamenaj metodoj ne donas klaran indikon pri malsano, aldone uziĝas aparatoj de la moderna okcidenta medicino, ekzemple la magneta resonanca bildigo, por ekhavi pli da certeco pri la malsano kaj ĝia amplekso. Resuma prijuĝo de ĉiuj informoj kolektataj serĉe al plej trafa diagnozo en fina paŝo ebligas al la kuracisto proponi kaj realigi taŭgan terapion.