Korpoformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arta bildigo de nudaj viro kaj virino de la Pioneer-ŝildo. Atentu pri la larĝaj ŝultroj de la viro kaj la larĝaj koksoj de la virino.

Homa korpoformo estas kompleksa fenomeno kun precizaj detaloj kaj funkcioj. La ĝenerala formo aŭ figuro de persono estas influita ĉefe de la skeleta strukturo, la muskoloj kaj graso.[1] Skeleta strukturo kreskas kaj modifiĝas nur ĝis kiam homo adultiĝas kaj restas kvazaŭ sama dum la cetero de la vivo.[2]

Dum pubereco diferenciĝo de la vira kaj virina korpoj okazas reproduktcele. Ĉe plenkreskuloj la muskola maso ŝanĝiĝas laŭ trejniĝo kaj grasodistribuo povas ŝanĝiĝi pro hormonaj ŝanĝiĝoj. Heredo havas gravan rolon en la evoluo de korpoformo.

Korpoformo influas korpopozicion kaj irmanieron kaj havas gravan rolon por fizika alogo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La korpoformo dependas de la naturo de distribuo de la korpa graso. Arkivita el la originalo je 2009-02-28. Alirita 2011-09-27.
  2. Kresko ĝenerale finiĝas inter 13 kaj 18 jaroj, kiam la epifizalaj platoj de longaj ostoj fermiĝas kaj ne plu permesas plukreskadon.
  3. Korpoformo estas grava por fizika alogo. Arkivita el la originalo je 2009-02-07. Alirita 2011-09-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]