Korporaciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korporaciismo
politika ideologiosocia movado
politika ideologio
vdr

Korporaciismo signifas reciprokan sendependecan rilaton inter la akciuloj (dungintoj) kaj laboristoj (dungitoj, sindikato) kaj aliflanke la ŝtato. Ĉiu socia tavolo estas ordigita en korporaciojn, kiuj estas subigitaj al la ŝtato kaj ili reprezentas politike la korporacianojn (dungintojn kaj dungitojn). La korporaciisma sistemo estiĝis inter la du mondmilitoj en Italio, sed ĝi fakte nur respegulis la volon de la diktatoro. Tion oni nomas klasika korporaciismo. La moderna (nova) korporaciismo devas teorie baziĝi sur libervola membriĝo en korporacioj.

Antaŭuloj de la klasika korporaciismo[redakti | redakti fonton]

Elformiĝo de la klasika korporaciismo[redakti | redakti fonton]

La teorion de la korporaciismo plej bone ellaboris Othmar Spann (18781950) aŭstra ekonomikisto kaj Giuseppe Toniolo (18451918), konsilisto de papo Leono la 13-a.

Ĉar Benito Mussolini kaj kunuloj necesis apogo de la sindikatisma sekcio de la Nacia Partio en 1919, Milano, ili apogis la korporaciajn ideojn. La praktika provo de la korporaciismo ebliĝis post enpotenciĝo de Mussolini (1922). Ĉar la dungintoj ne volis membriĝi en la saman korporacion kiel la laboristoj, iel ili formis apartan korporacion por la dungintoj kaj por la dungitoj (en ĉiu grava branĉo de la produktado). Ili ellaboris kolektivajn laborkontraktojn, kiuj estis devigaj en la produkta branĉo. Tion aŭspicis korporacia ministerio.

La komunaj korporacioj (sindikataj organoj) estiĝis en 1934 per leĝo. Oni kreis 22 korporaciojn por la tuta ekonomio kaj eĉ por la kulturo. Oni kreis en 1936 Konsilion de la Korporacioj. Tio apenaŭ ekfunkciis, tuj formortis pro la komenciĝantaj militoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich von Alemann (Hrsg.), Erhard Forndran (Hrsg.), Interessenvermittlung und Politik. Westdeutscher Verlag 1983
  • U. v. Alemann, R. G. Heinze, Verbände und Staat. Vom Pluralismus zum Korporatismus. Opladen 1979
  • Heidrun Abromeit, Interessenvermittlung zwischen Konkurrenz und Konkordanz. Opladen 1993, S. 146-176

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]