Korpoterapioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Korpo terapio (ofte uzata kiel sinonimo por korpa psikoterapio) traktas metodojn por la pliboniĝo de korpo-pozicioj pere de korpoekzercado, uzante teknikojn similajn al masaĝofizioterapio, depende de la metodo. Preskaŭ ĉiuj metodoj de korpolaboro emfazas la gravecon de psikosomataj interagoj kaj supozas ke la korpoterapio kreas pozitivajn psikologiajn ŝanĝojn. En kontrasto al korpa psikoterapio, korpoterapiaj sesioj ne nepre estas envolvitaj en psikoterapia koncepto.[1][2]

Formoj de korpolaboro[redakti | redakti fonton]

  • Akupremo
  • Akupunkto-Masaĝo laŭ Penzel - Masaĝotekniko bazita sur la ĉina Akupunkturo
  • Tekniko Alexander de Frederick Matthias Alexander - Lernometodo por ŝanĝi korpe malkunkciantaj kutimoj. Similas al la metodo Feldenkreis.
  • Spiroterapio
  • Bartenieff Fundamentoj de Irmgard Bartenieff
  • Breema
  • Budopedagogio laŭ Jörg-Michael Wolters
  • Esalen-Masaĝo - tuteca formo de masaĝo kiu estis disvolvita en la Esalen-instituto en Kalifornio, Usono.
  • Eŭtonio de Gerda Alexander
  • Metodo Feldenkrais de Moshé Feldenkrais
  • Gindler-laboro laŭ Elsa Gindler
  • Integrativa movoterapio
  • Jin Shin Jyutsu
  • Reekvilibro - korpoterapio kiu helpe de konektiva histomasaĝo celas krei novan 'korpo-konscion'. Iom similas la metodon Rolfado.
  • Rolfado de Ida Rolf - alternativa medicina metodo nomata ankaŭ struktura integriĝo. Temas pri integriĝo de konektiva histomasaĝo kun korpolaboro. Similas al Reekvilibro.
  • Metodo Rosen laŭ Marion Rosen
  • Poluseca terapio
  • Postena Integriĝo de Jack Painter kombinas, simile kiel Rolfado, konektiva histo kun spirolaboro, rajĥjanana korpoterapio, energiolaboro kaj elementoj el la Gestalt-Therapio. Ĝi celas trovi la rilaton inter la korpaj sintenoj (Posture) kaj la internaj sintenoj.
  • Ĉigongo ĉina kuracĝimnastiko ligita al mensaj ekzercoj (imagopovo)
  • Sensomotora korpoterapio de Helga Pohl - Integriĝo de diversaj korpoterapioj.
  • Ŝiacuo - japana masaĝo
  • Skan-korpoterapio
  • Tajĝiĉuano
  • Terlusologio
  • Trager-metodo de Milton Trager - mola korpoterapio kun 'mensa gimnastiko'
  • TRE (Tension and Trauma Releasing Exercises), specifa korpolaboro kontraŭ ŝtreĉiteco kaj traŭmoj por viktimoj de (natur)katastrofoj.
  • Akvoŝiacuo (angle Watsu) de Harold Dull - masaĝo dum kiu iu masaĝitiĝas en akvo laŭ iu sinsekvo de movoj similaj al ŝiacuo.
  • Zero ekvilibro de Fritz Frederick Smith

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gustl Marlock, Halko Weiss: Handbuch der Körperpsychotherapie. 1. Auflage. Schattauer Verlag, 2006, S. 195. Vorschau Google
  2. Ulfried Geuter: Wege zum Körper - Zur Geschichte und Theorie des körperbezogenen Ansatzes in der Psychotherapie. Leseprobe Arkivigite je 2007-07-12 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 101 kB)