Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Montaroj en Asko-Valo, Alta-Korsiko.

La korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon. La ekoregiono kongruas kun samnoma regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, maldensarbaroj kaj arbustaroj de la korsikaj alt-altitudaj montaroj.

Enhavo

Priskribo [redakti]

La ekoregiono kovras areon de 3 600 km2, proksimume 40% de la insula areo. Je pli malta altitudo la montarbaroj estas ĉirkaŭataj de la tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj. La plej altaj pintoj en la ekoregionoj estas Cinto-Monto (2 710 m) kaj Rotondo-Monto (2 625 m).

Flaŭro [redakti]

La ekoregiono ampleksas plurajn diferencajn arbarajn komunumojn, kiuj varias laŭ altitude kaj elmeto.

Pli malaltaj altitudoj estas okupitaj de arbaroj de ĉiamverdaj sklerofilaj kverkoj, inkluzive de anzino (Quercus ilex) kaj korkokverko (Q. suber).

Mezaj altitudoj superrege estas arbaroj de pinastro (Pinus pinaster) alternantaj de arbaroj de miksaj foliaj deciduaj arboj, inkluzive de lanuga kverko (Q. pubescens), tigfrukta kverko (Q. petraea), eŭropa ostrio (Ostrya carpinifolia), korformfolia alno (Alnus cordata) kaj ordinara kastaneo (Castanea sativa).

Je la pli altaj altitudoj, arbaroj de nigra pino (Pinus nigra subsp. salzmannii var. corsicana) superregas sur la pli varmaj suden-fruntantaj deklivoj, dum blanka abio (Abies alba) kaj eŭropa fago (Fagus sylvatica) prosperas sur la pli malvarmetaj norden-fruntantaj deklivoj. La pli altaj altitudoj estas sub-altmontaraj arbedaroj kun verda alno (Alnus viridis), ordinara junipero (Juniperus communis subsp. alpina), sikomora acero (Acer pseudoplatanus), kaj arbareroj de penda betulo (Betula pendula).

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Europe topography map.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Eŭropo
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio