Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montaroj en Asko-Valo, Alta-Korsiko.

La korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon. La ekoregiono kongruas kun samnoma regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de la korsikaj alta-altitudaj montaroj.

Priskribo

La ekoregiono kovras areon de 3 600 km2, proksimume 40% de la insula areo. Je pli malta altitudo la montarbaroj estas ĉirkaŭataj de la tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj. La plej altaj pintoj en la ekoregionoj estas Cinto-Monto (2 710 m) kaj Rotondo-Monto (2 625 m).

Flaŭro

La ekoregiono ampleksas plurajn diferencajn arbarajn komunumojn, kiuj varias laŭ altitude kaj elmeto.

Pli malaltaj altitudoj estas okupitaj de arbaroj de ĉiamverdaj sklerofilaj kverkoj, inkluzive de la anzino (Quercus ilex) kaj la korkokverko (Q. suber).

Mezaj altitudoj superrege estas arbaroj de la pinastro (Pinus pinaster) alternantaj de arbaroj de miksaj foliaj deciduaj arboj, inkluzive de la lanuga kverko (Q. pubescens), la tigfrukta kverko (Q. petraea), la eŭropa ostrio (Ostrya carpinifolia), la korformfolia alno (Alnus cordata) kaj la ordinara kastaneo (Castanea sativa).

Je la pli altaj altitudoj, arbaroj de la nigra pino (Pinus nigra subsp. salzmannii var. corsicana) superregas sur la pli varmaj suden-fruntantaj deklivoj, dum la blanka abio (Abies alba) kaj la eŭropa fago (Fagus sylvatica) prosperas sur la pli malvarmetaj norden-fruntantaj deklivoj. La pli altaj altitudoj estas sub-altmontaraj arbedaroj kun la verda alno (Alnus viridis), la ordinara junipero (Juniperus communis subsp. alpina), la sikomora acero (Acer pseudoplatanus), kaj arbareroj de la penda betulo (Betula pendula).

Vidu ankaŭ


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj  Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Turkio
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj  Turkio
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj  Hispanio
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj  Francio
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj  Grekio
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj  Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj  Israelo,  Jordanio,  Libano,  Sirio,  Turkio
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj  Hispanio,  Portugalio
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj  Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Grekio,  Italio,  Slovenio
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj  Francio,  Italio
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio  Alĝerio, Kanarioj ( Hispanio),  Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo  Alĝerio,  Egiptio,  Libio,  Maroko,  Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj  Alĝerio,  Libio,  Maroko,  Tunizio,  Hispanio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj  Francio,  Hispanio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj  Albanio,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Serbio
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj  Israelo,  Libano,  Sirio,  Turkio
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj  Francio,  Italio,  Kroatio

Eksteraj ligiloj