Korsiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korsiko
france: Corse, korsike: Corsica
insulo
Masivo de Scandola
Blazono
Oficiala nomo: Corse
Ŝtato Francio Francio
Historia regiono Metropola Francio
Administra divido Corse-du-Sud, Haute-Corse
Urboj
Riveroj Tavinjano, Golo
Ĉefurboj Ajaccio, Bastia
Plej alta punkto
 - situo Monte Cinto
 - alteco 2 706 m s. m.
Longo 183 km (114 mi)
Larĝo 83 km (52 mi)
Areo 8 680,0 km² (868 000 ha)
Loĝantaro 299 209
Denseco 34,47 loĝ./km²
Akvoj Mediteraneo
Aligo al Francio 1768
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2 FR-H
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kabo Girolata, Kabo Porto, Naturrezervejo Scandola
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Jaro 1983 (#7)
Numero 258
Regiono Eŭropo
Kriterioj vii, viii, x
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Insulo Korsiko
Insulo Korsiko
Insulo Korsiko
Vikimedia Komunejo: Corse - Corsica
Retpaĝo: www.isula.corsica
Girolata
Bonifacio
Haveno en Ajaccio

Korsiko (franclingve Corse [KORs], korsike Corsica [KORsika]) estas la tria plej granda insulo en okcidenta Mediteraneo. Ĝi troviĝas norde de la insulo Sardio kaj okcidente Italio.

Korsiko estas unu el 26 francaj regionoj kiu konsistas el du departementoj: Corse-du-Sud, Haute-Corse. Sed striktsignife ĝia laŭleĝa statuto estas "Teritoria Kolektivejo", t.e. Korsiko profitas je pli gravaj instancoj ol aliaj francaj regionoj. Kvankam aparta de kontinento per Ĝenova Golfo, ĝi apartenas metropolan Francion.

Urboj

Ĉefaj urboj:

Aliaj gravaj urboj:

Geografio

Korsiko troviĝas 200 km sudoriente de Bordo Lazura (franca suda bordo) kaj 80 km okcidente el Toskanio kaj el Latio. Ĝi estas norde de Sardio, aparta per la Markolo de Bonifacio. Korsika surfacampleksas 8722 km² kaj mezuras 83 km de okcidento al oriento kaj 183 km de nordo al sudo.

Vidu la priskribopaĝon de la bildo
Mapo de Korsiko kun la nunaj administraj limoj kaj ĉefaj urboj

La antikvaj Grekoj nomis la insulon "Kallisté" [kaliste] signifante "la plej bela" kaj hodiaŭ la turistaj broŝuroj diras ke Korsika estas "la Bela Insulo". Tiaj nomoj originas de ĝiaj belegaj pejzaĝoj. Korsiko havas 1000 km da marbordoj, de kiuj 300 km estas sabloplaĝoj.

Sed la plej speciala korsika karakterizo estas la montaro. Korsiko diriĝas esti "monto en la maro". Ĝia alteco averaĝas 568 m kaj kulminas je 2710 m ĉe Monte Cintu. Pli ol 50 pintoj transpasas 2000 m da alteco kaj neĝo restadas sur ili ĝis la printempo.

Geologio

Korsiko disiĝas je kvar morfologiaj zonoj:

  • Hercinakristala Korsiko estas kristala bazo, kiu kovras la du sudokcidentajn trionojn de la insulo (okcidente el Calvi-Solenzara linio). Ĝiaj ĉefaj ŝtonoj estas plutaj kaj vulkanodevenaj (ekz-e granito, bazalto, ktp). Ĝia spino etendiĝas de nordo (Monte Cintu, 2710 m) al sudo (Pintoj de BavellaPunte di Bavella, 1218 m), tra la plej altaj montoj, kiuj alternas je kvar montpasejoj (Bocca di Verghju, Bocca di Vizzavona, Bocca di Verde kaj Bocca di Bavella). La deklivoj estas krutaj okcidente kaj falas direkte en la maron (ekz-e ĉe la Golfetoj de PianaCalanche di Piana). Kontraŭe la montaro deklivas malkrute oriente. Multaj valoj profiliĝas orte je la ĉefa spino.
  • Alpaŝista Korsiko estas montara bazo, kiu kovras la nordorientan kvaronon de la insulo. Ĝia ĉefa ŝtono estas la ŝisto. Ĝi konsistas el Korsika Kabo kaj la Castaniccia (korsiklingve por "la kaŝtanarbaro"); ambaŭ masivoj estas disigitaj per la interkrutejo de Lancone kaj la valo de Golo. La ĉefa spino direktiĝas de nordo al sudo, tra altaj montoj (ekz-e Monte Stellu, 1307 m, aŭ Monte San Petrone, 1766 m) kaj montpasejoj (ekz-e Bocca di Teghime, Bocca San StefanuBocca di u Pratu). Multaj valoj tranĉas la deklivojn orte je la ĉefa spino.
  • La centrala kaviĝo estas la limo inter alpa Korsiko kaj kristala Korsiko. Tia montsulko konsistas sude el la valo de Tavinjano (Tavignanu) kaj okcidente el la kaviĝo de Corte kaj la oriento de Balagne (Balagna) ĉirkaŭ Insulo-Rufa.
  • Tri ebenaĵoj kaj altebenaĵoj konsistas el mola grunda materialo. La dezerto de Agriates (Agriate), inter Sankta-Florento kaj Balagne, kaj la ebenaĵo de Bonifacio, inter Bonifacio kaj la Pintoj de Bavella, estas formitaj el kalko kaj el grejso. La orienta ebenaĵo, kiu etendiĝas de Bastia ĝis Porto-Vecchio, konsistas el maraj konglomeroj kaj rivierdevenaj aluvioj. Sur ĝi troviĝas multaj lagetoj.

Klimato

Pro ĝiaj specialaj karakterizoj, Korsiko profitas je varia klimato. La sunbrilo daŭras longatempe (pli ol 2500 horoj da suno ĉiujare). La pluvioj ŝprucigas abunde Korsiko. La marbordojn kaj la malaltajn valojn kovras mediteranea klimato (mildaj vintroj kaj varmegaj senpluvaj someroj). Pli altaj montaroj spertas montaran klimaton (varmetaj someroj, malvarmaj vintroj kun multa pluvio kaj neĝo).

Ventoj respondecas abundajn pluvoprecipitadojn:

  • La Libecciu, sudokcidenten, kaj la Mistralo (Maestrale), nordokcidenten, estas malkvietaj kaj somere sekaj. Sed aŭtone kaj printempe ili kunportas pluvion, kiu falas sur la plej altaj masivoj.
  • La Tramuntana, norden aŭ nordokcidenten, blovas vintre malvarme kaj malkviete. Ĝi kunportas pluvion kaj neĝon.
  • La Grecala, orienten aŭ sudorienten, tipiĝas de la Tirena Maro. La Siroko, suden, originas de Nordafriko kaj kunportas saharajn sablajn polvojn. Ambaŭ ventoj blovas varmete kaj malseke. Ili alportas pluviojn al la orienta ebenaĵo.

Kontraŭe, la dezerto de Agriates kaj la altebenaĵo de Bonifacio estas preskaŭ senpluvaj.

Hidrografio

En Korsiko multaj riveroj fluas de montaroj. La flua reĝimo kapricas laŭ la pluvoj kaj do laŭ la sezonoj. Sur la okcidenta montoflanko la riveroj deklivas krute de pintoj al maro kaj orte je bordoj t.e. de oriento al okcidento. Sur la orienta montoflanko la riveroj ĝenerale fluas pli kviete kaj pli longe. Sed riveraltiĝoj revenas ĉiujare sur ambaŭ flankoj pro la torenta reĝimo. Ĉefe someraj montaraj ŝtormoj initiatas tiujn, kiuj tro ofte kaŭzas dronmortigojn.

Ĉefaj riveroj:

  • La Golo (u Golu), kiu fluas oriente de norda monto (la Paglia-Orba, 2500 m) al sudo el Bastia tra la centrala kaviĝo (totala longo: 85 km).
  • La Tavinjano (Tavignanu), kiu komenciĝas en la Lago de Nino (1750 m), fluas oriente ĝis Aleria en la orienta ebenaĵo, tra Korto, kie kuniĝas kun ĉefa branĉriviero, la Restonica (totala longo: 58 km).

Ceteraj rivieroj estas: la Taravu, la Rizzanese, la Liamone, la Fiumorbu, ktp.

Multajn lagojn Korsiko ŝirmas. En altaj masivoj estas lagetoj glaciejaj, ekz-e la Lago de Nino (Ninu), la Lago de Melo (Melu) aŭ la Lago de Capitello (Capitellu). Kelkaj artefaritaj baraĵolagoj estis kreataj por elektron produkti. Krome tri relative vastaj lagunoj etendiĝas en la orienta ebenaĵo:

  • La Laguno de Biguglia, sude de Bastia, kiu mezuras 11 km de nordo al sudo kaj 2,5 km larĝe; la lago laŭestas tre proksime el la maro (malpli ol 1 km) kaj gastigas naturan parkon, kie vivas multajn birdojn, fiŝojn kaj plantojn.
  • La Laguno de Diane (Diana) kaj la Laguno de Urbino (Urbinu), proksime el Alerio, kiuj servas por fiŝa kaj konkaĵa bredado.

Historio

Prahistorio

  • ekde -10000 : homoj vizitas la insulon.
  • c. -6500 : homoj ĉeestas sur la tuta insulo, lasante postsignojn (el la Kabo Korsika ĝis Bonifacio).
  • -5000 : la pra-korsika civilizacio komencas.
  • -1500/-1300 : la civilizacio de la Torreanoj komencas ; ili konstruas menhirajn statuojn kaj turojn.

Antikva epoko

  • -565 : la Foceanoj fondas Alalia-n, la "salan civiton" (la nunan Aleria-n).
  • -535 : post longdaŭra ŝipbatalo, dum kio la Foceanoj perdas ĉirkaŭ sesdek da siaj ŝipoj, la Etruskoj el Toskanio alianciĝitaj al la Kartaganoj elpelas la Grekojn ; tiu batalo signas la kolapson de la focea marimperio.
  • -453 : la Sirakuzanoj el Sicilio, kondukitaj de Gelono, elpuŝas la Etruskojn. La Sirakuza admiralo Apelles fondas urbon nomatan Syracusenus Portus (nunan Porto-Vecchio-n).
  • -384 : Denizo 1-a, tirano de Sirakuzo kaj posteulo de Gelono, decidas neniigi la pretendon de Punikoj sur la tuta Tirena maro. Por tio, li okupacigas la malgrandajn insulojn, la gravajn lokojn de la orienta bordo kaj igas el Syracusenus Portus antaŭiĝitan bazon, kiun li uzas por prigardi la ĉirkaŭajn regionojn.
  • -280 : la Kartaganoj, subtenitaj de torreanoj dungosoldatoj servante en la armeaj rangoj jam de la 5-a jarcento a.K., forpelas la Sirakuzanojn.
  • -259 : sekve al decido farita antaŭ kvin jaroj, je la eko de la Unua Punika Milito, la Romianoj entreprenas la konkeraĵon de Korsiko; ekkondukante gravan ŝiparon, Publius Cornelius Scipio, alinome Skipio Afrika, nokte kaptas Alalia-n; tiu-epoke ŝajnus, ke la civito estis libera, priloĝata ambaŭ de Etruskoj kaj de Kartaganoj. Skipio ĝin bruligas kaj renomas ĝin Aleria.
  • -238 : Tiberius Sempronius Gracchus kondukas duan romian ekspedicion; Korsiko kaj Sardio estas kuniĝitaj por krei la romian provincon de Corsica et Sardinia.
  • -235 : Spurius Carvilius Maximus direktas kvinan ekspedicion el Romio kontraŭ Korsiko.
  • -232 : la Romiaj Kronikoj citas junan Romianon nomatan Cristino-n, kiel tiu, kiu donis la venkon al Carvilius.
  • -227 : sekve de nova ribelo, Romio konsentas al Korsiko provincan reĝimon kune kun la "rajtoj de la latinaj popoloj".
  • -162 : la "Romia paco" komencas post unu jarcento da milito kaj dudeko da ekspedicioj.
  • -105 : Mariana estas fondita ĉe la sudo de la nun Bastia.

Alta Mezepoko

Regado de Pizo, de Aragono kaj de Ĝenovo

  • 1077: Gregorio la 7-a konfidas administradon de Korsiko al episkopo de Pizo.
  • 1133: la korsikaj episkopujoj estas apartigitaj en du grupojn (unu por Ĝenovo kaj la alia por Pizo).
  • 1195: Ĝenovo establiĝas ĉe Bonifacio.
  • 1268: Ĝenovo establiĝas ĉe Calvi.
  • 1284: Ĝenovo venkas Pizon dum la ŝipbatalo de Meloria; Korsiko iĝas la proprietaĵo de Ĝenovo, kiu iĝas superreganta en Mediteraneo; Pizo estas evikciita.
  • 1297: papo Bonifaco la 8-a kreas la Reĝlando de Sardio kaj Korsiko, koncesiita kiel feŭda regiono al Kronlando de Aragono.
  • 1363: la Ghjuvannali, kunfratejo laudegante ne-perforton, estas persekutitaj kaj ekstermitaj, rezultigante al 20 000 homoj ekskomunikitaj kaj buĉitaj.
  • 1383: Ĝenovo fondas Bastia-n.
  • 1401: la grafo de Korsiko Arrigo della Rocca mortas; lia filo aliĝas la partion Ĝenovan.
  • 1405: Vincentello de Istrio, subtenata de Aragono, estas elektita grafo de Korsiko ĉe Biguglia.
  • 1418: Vincentello de Istrio venkas decidige la ĝenovan armeon apud Biguglia; Aragona estreco nomumas lin vicreĝon.
  • 1420: la reĝo Alfonso la 5-a de Aragono intervenas kun sia ŝiparo por siegi kontraŭ Bonifacio.
  • 1434: la grafo kaj vicreĝo de Korsiko Vincentello de Istrio estas kapdetranĉita en Ĝenovo.
  • 1511: la lasta regnestra nobelo de la Rocca, Rinuccio della Rocca, mortas; la tuta insulo pasas sub la rekta potenco de Ĝenovo.
  • 1515: la lasta grafo de Korsiko, Giovan Paolo de Leca, mortas ekzilite en Romo.
  • 1526: periodo de pestepidemio komencas kaj daŭras kvar jaroj.
  • 1551: Sampiero Corso okupas Korsikon kun la Turkoj komisie de Francio.
  • 1559: per la traktato de Le Cateau-Cambrésis, Korsiko estas redonita al Ĝenovo.
  • 1594: la unua historio de Korsiko estas publikigata.
  • 1725: naskiĝas Pasquale Paoli.
  • 1729: la Korsikanoj ekribelas sekve al malbonaj rikoltoj kaj al novaj impostoj.
  • 1730: en decembro okazas la Asembleo de Sankta-Pankraco; Korsiko deklaras sin mem sendependa.
  • 1731: la imperiaj trupoj alvenas en Korsikon pro peto de Ĝenovo.
  • 1732: estas deklarita la paco de Corte, kiu ne estos respektata.

Regado de Pasquale Paoli (1735-1769)

Pasquale Paoli

Franca Korsiko

Napoleono la 1-a

.

  • 1768: je la 15-a de majo per la traktato de Versailles Ĝenovo cedas Korsikon al Francio.
  • 1768: je la 9-a de oktobro, la trupoj de Pasquale Paoli forfurigas la francan armeon ĉe Borgo.
  • 1769: je la 8-a de majo, la trupoj de Pasquale Paoli malvenkas la batalon de Ponte Novu, kaj Korsiko iĝas franca.
  • 1769: je la 13-a de junio, Pasquale Paoli eliras el Korsiko al Britio.
  • 1769: je la 15-a de aŭgusto, Napoléon Bonaparte naskiĝis en Ajaccio.
  • 1769: Ludoviko la 15-a fermas la Universitato de Corte.
  • 1789: Nacia Asembleo dekretas, ke “Korsiko estas parto de Francio”.
  • 1790: la departemento Korsiko estas kreita kun Bastia kiel ĉefurbo.
  • 1793: Korsiko estas dupartigita departementoj Liamone kaj Golo.
  • 1794: Angla-Korsika regno estabiĝas.
  • 1796: la francaj trupoj rekaptas insulo, kiun la Britoj malokupas.
  • 1796: Korsiko enhavas 150 000 loĝantojn.
  • 1805: dekreto rajtigas prokaston por uzo de franca lingvo en la publikaj aktoj en Korsiko, regiono itala-parolanta ĝis 1858.
  • 1807: Pasquale Paoli mortas.
  • 1811: la departemento Korsiko estas rekreata sed Ajaccio ĉefurbas.
  • 1821: Napoléon Bonaparte mortas sur insulo Sankta Heleno.
  • 1840: verkisto Prosper Mérimée vojaĝas en Korsikon.
  • 1851: la plejmulto da Korsikanoj subtenas la ŝtatrenveron de Napoleono la 3-a je la 2-a de decembro.
  • 1858: je la 4-a de aŭgusto, franca lingvo iĝas oficiala en Korsiko kaj la kasacia kortumo nuligas ĉiu akto skribita en itala, la plej diskonita lingvo en la insulo.
  • 1881: en Korsiko loĝas 273 000 homoj.
  • 1890: dum unu jarcento, la loĝantaro de la insulo preskaŭ duoblis.
  • 1905: naskiĝas la piedpilka teamo de Bastia.
  • 1907: fama kantisto Tino Rossi naskiĝas en Ajaccio.
  • 1908: naskiĝas la piedpilka teamo de Corte.
  • 1910: naskiĝas la piedpilka teamo de Ajaccio (Athletic Club d'Ajaccio).
  • 1918: numbrante 11 300 mortintoj post kvar jaroj da milito, Korsiko estas unu el la departementoj, kiuj suferas la plej gravan damaĝon rilate al homaj vivoj, proporcie al la nombro de siaj loĝantoj.

La Dua Mondmilito

  • novembro 1942: la germanaj-italaj trupoj invadas la insulon.
  • ĝis septembro 1943: Korsikon okupas la italaj trupoj.
  • marto 1943: Fred Scamaroni, malliberulo en la Citadelo de Ajaccio sinmortigas.
  • aŭgusto 1943: Jean Nicoli estas ekzekutita en Bastia.
  • 8-a de septembro 1943: sekve al la falo de la faŝisma reĝimo en Romo, la naziaj fortoj okupas la insulon.
  • 1943: de la 9-a de septembro al la 5-a de oktobro, la italaj soldatoj (8000), lokaj partizanoj (1000) kaj francaj soldatoj (ĉirkaŭ 4000, plejparte "indiĝenoj" t.e. devenante el la francaj kolonioj) batalas kontraŭ la Wehrmacht-on. Pli ol 700 italaj soldatoj estas mortigitaj, sed la italaj trupoj lasas al franca armeo honoron eniri en Bastia unue. Je la 8-a de octobro, la generalo De Gaulle proklamas en Ajaccio: "Korsiko, unua peco liberigita de Francio."
  • 1944: la insulo iĝas armea spaco (la "aviadila ŝipo") por la daŭrigo de la operacioj en Italio kaj post por la elŝipiĝo de Provenco (en aŭgusto).
  • 1946: okazas kriminala proceso kontraŭ iredentistoj.

Nuna Korsiko

  • 1957: ĝis 1965, multe da rehejmigituloj revenas el Algerio.
  • 1958: la nove kreita Societo por la plivalorigo agrikultura de Korsiko (Somivac) destinas por la rehejmigituloj el Algerio 90% da la teroj antaŭe promesitaj por la korsikaj kampuloj.
  • 1960: la loĝantoj nur nombras 160 000 homoj; en aprilo, la registaro de Michel Debré decidas krei centro por subteraj nukleaj eksperimentadoj en la forlasitaj minejoj de Argentella, al sudo de Calvi; tio kaŭzas grandan protestadon.
  • de 1965 ĝis mez-1970: la relativa izolo kaj teknika malfruo de la insulo (iomete da vojoj, malfacilaj kaj multekostaj komunikaĵoj kun la kontinento, nebonaj sanitareja instalaĵoj, kompatinda lerneja dislokado, neesto de universitato, ktp) povas ekspliki la radikaliĝo de la depostuloj unue regionistaj, poste aŭtonomistaj kaj fine naciistaj.
  • 1972: fabrikejo de la societo itala Montedison, kiu produktas titanan dioksidon apud Livorno, ekhavas permeson deverŝi venenajn rubojn (tunoj da sulfata acido kaj metalaj oksidoj) al meze de la maro, ca. dudek maraj mejloj malfor de la Korsika Kabo; post grandaj protestadoj kontraŭ tiu "afero de la ruĝaj kotoj" kaj dinamitado de la polucianta ŝipo de kaŝita taĉmento, Italio malpermesas la deverŝaĵojn.
  • 1975: je la 21-a de aŭgusto okazas la afero de Aleria, dum kiu dudeko da viroj armitaj per ĉasfusiloj reprezentataj de Doktoro Edmond Simeoni, okupas la farmbienon de rehejmigita vinberkulturisto akuzata esti entrudita en financa skandalo. Mil ducent ĝendarmoj kaj kontraŭtumulta policanoj ĉirkaŭbaras la konstruaĵojn; fine du policanoj estis mortigitaj kaj unu aktivulo severe vundita.
  • 1975: sekve al tiu afero, inter la 23-a kaj la 26-a de aŭgusto, gravaj dumnoktaj tumultoj okazas en Bastia. Michel Poniatowski, la ministro pri internaj aferoj, sendas kirasaŭtoj al Bastia.
  • 1976: la 5 de majo, dum bombatako-plena nokto (poezie kromnomita de ĵurnalistoj "blua nokto") naskiĝas la Korsika naciliberiga movado (korsike Fronte di Liberazione Naziunale Corsu aŭ FLNC) reklamacianta agnoskon de la nacirajtoj de la korsika popolo, la rajton de memdetermino kaj popolan demokratan instancon en Korsiko.
  • 1976: la insulo organiziĝas en du departementoj (dudepartementigo): la Alta-Korsiko kaj la Suda-Korsiko.
  • 1981: la universitato de Korsiko remalfermas en Corte.
  • 1982: la leĝoj de la 2-a de marto kaj 30-a de julio donas statuton specialan al la regiono Korsiko kaj la unua asembleo de Korsiko estas elektita per direkta universala voĉdonado je la 8-a de aŭgusto.
  • 1983: la fama kantisto korsika Tino Rossi mortas.

Famaj korsikanoj

Vidu ankaŭ