Korta fotografado en Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meze de la 19-a jarcento, fotografio iom post iom perfektigis en eŭropaj kaj amerikaj landoj, iuj fotografistoj enkondukis ĝin en Ĉinion. Kvankam en Ĉinio ekzistis amatoroj de fotografio, tamen ĝi ne estis disvastigita rapide pro la fermita socio kaj postiĝinta ekonomio. Rigardante fotografion kiel herezaĵon, la regantoj de Qing(Ĉing)-dinastio ĉiarimede gin forpuŝis. Ili eĉ opiniis, ke rigardi la nesupereblan imperiestron kaj liajn edzinojn tra la lenso estas ofendo al ili. En la komenco de la kuranta jarcento fotografio disvastigis iom post iom. El la jenaj rakontoj oni povas vidi la historian profilon de disvastiĝo de fotografio en Ĉinio.

La unua fotografisto en la palaco[redakti | redakti fonton]

La unua fotografisto en la Imperiestra Palaco estis Zhen Fei, la plej ŝatata kromedzino de imperiestro Guanĝu (Gŭanŝju) (1875-1908 sur trono). Zhen Fei, nature vigla, aspekte serioza kaj bela, interesigis speciale pri nova afero. En 1894, spite al severaj tabuoj de la palaco, ŝi stele aĉetis fotografilon kaj ĝin absorbige studis. Poste ŝi ne nur fotis la imperiestron, sed ankaŭ lernigis siajn servistojn uzi la fotografilon kaj lasis ilin foti ŝin en diversaj vestoj kaj pozoj. Sed la feliĉa tempo daŭris ne longe, la regantoj de la palaco tion eksciis, ŝi estis punita kaj eĉ ŝiaj eŭnukoj ekzilitaj. Kun granda manio al fotografado, ŝi komisiis funkciigi fotografejon proksime de la palaco per ŝia ŝparmono. Post nelonge la afero malkaŝiĝis kaj oni gin denuncis, Ŝi estis severe punita refoje.

Se oni dirus, ke Zhen Fei estis punita sole pro fotografado, tio ne estus fakto. En la historio Zhen Fei, supergenia, estis enviita de la imperiestra patrino Cixi (CiSji) (1835-1908); Zhen Fei subtenis la Reformadon de 1890 far imperiestro Guanĝu, kaj pro tio, Cixi, despota imperiestra patrino, malŝatis ŝin ĝis la ostoj. En 1898, kiam imperiismaj agresantoj invadis Ĉinion, Cixi ordonis dronigi Zhen Fei, 25-jaran, en la puto, antaŭ ol fuĝi el la palaco. Nun restis nur unu foto de Zhen Fei en la palaco.

Ankaŭ Cixi interesiĝis pri fotado[redakti | redakti fonton]

Imperiestra patrino Cixi, kiel efektiva reganto en la lasta periodo de Qing-dinastio, iam kruele sufokis la fotografan aktivadon en la palaco. Sed kiam Si vidis la jus ricevitan kolorigitan familian foton de la rusa caro Nikolaj la Dua kaj lia edzino, Si ekhavis kaprican ideon kaj ekinteresigis pri fotografado. Ŝi ordonis starigi budon kun dekoracia ekrano kiel la fono en la Somera Palaco kaj foti Ŝin. Ĉar Cixi tabuis la sunombron sur la vizaĝo en la foto, la imperiestra fotografisto, aplikante mildan akordan naturan dispersan lumon, elfaris klaran kaj reliefan foton. La ŝatatajn fotojn li grandigis, kolorigis, kadris kaj pendigis en la dormoĉambro de Cixi. Tio faris sensacion en la kortego.

Oni multe fotis Cixi ŝminkitan. Poste, en la palaco ĉiuj sekvis Sian ekzemplon. Ne decis, ke la fotoj de la edzinoj de la imperiestroj superis tiujn de Cixi Cu en dekoracio ĉu en Sminko, tial la fotografisto penadis foti ilin plaĉaj, farante kontraston de nigro, blanko kaj grizo kaj manieron de varieco por reliefigi ilin. Ekzemple, la imperiestredzino estis ne tre bela, la fotografisto plenigis la mankon per uzado de blanka fono; la kromedzino de imperiestro Puyi (1909-1912 sur trono) estis bela, kaj per nigra fono la fotografisto montris Sian temperamenton kvietan kaj seriozan.

Historia postsigno[redakti | redakti fonton]

En 1911 burga demokratia revolucio eksplodis en Ĉinio. Februare de 1912, Puyi, la lasta imperiestro, devigite abdikis la imperiestrecon. Post la abdiko Puyi dáüre logis en la palaco 13 jarojn kun la imperiestra titolo. Por sin amuzi, portante fotilon, li kaj liaj edzinoj ofte fotis unu alian en la palaco, ili postlasis multe da fotoj, ĉiu po cent. El la fotoj de Puyi, kiu estis en imperiestra robo, civila aŭ eŭropa vesto, oni povas vidi la postsignon de socia ŝanĝiĝo; kaj el la fotoj, en kiuj li estis alte staranta sur la tegmento de la palaco, rajdanta sur ĉevalo, akvumanta florojn, luktanta aŭ staranta apud granda germana luphundo, oni povas vidi la animstaton de la abdikita imperiestro. La fotoj kun la imperiestredzino en eŭropaj okulvitroj, flutanta, ventumanta, grimpanta sur monto kaj arbo aü biciklanta vidigas ŝian humuron kaj sengenecon kaj pensigas, ke la disfalo de la feŭda dinastio, en ia senco, liberigis la kromedzinojn korpe kaj anime. Foje, por sin amuzi, Puyi speciale portis uniformon de generalo de la Respubliko de Ĉinio kaj fotis sin. Informiginte pri tio, lia patrino tuj lin venigis, pridemandis kaj riproĉis lin. Puyi malgoje demetis la uniformon, kiun li portis portempe. Sed la historia okazajo estis registrita sur la foto por ĉiam.