Kortega Kapelo je Meiningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Kortegokapelo je MeiningenKortega Kapelo je Meiningen, germane Meininger Hofkapelle, apartenas al la plej aĝaj kaj tradiciriĉaj muzikensembloj en Eŭropo. La pli ol 300 jarojn aĝa orkestro, hejma en la turinga distrikta urbo Meiningen, estas ekde 1952 ligita kun la Teatro je Meiningen kaj havas nuntempe 65 membrojn. Muzikdirektoro esta ekde la sezono 2010/2011 Philippe Bach, 1-a kapelmajstro kaj vicmuzikdirektoro ekde 2009 Alexander Steinitz, 2-a kapelmajstrino kaj helpanto de la muzikdirektoro ekde 2007 Elisa Gogou[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Duko Bernhardo la 1-a
Fondado

Baldaŭ post la fondado de la duklando Sachsen-Meiningen duko Bernhardo la 1-a fondis en la jaro 1690 la kortegokapelon[2]. La origine malgranda ensemblo konsistis komence malmultaj instrumentistoj kaj kantistoj, kiuj devis kontentigi la kreskajn kulturajn bezonojn en la ankoraŭ nova ĉefurbo. Moderna pensmaniero regis la kortegan kapelon ekde la komenco, ĉar jam frue oni provis unuigi kortegan kaj eklezian muzikojn al burĝa koncertaro.

Komenca epoko[2]

Unu el la unuaj direktistoj estis ekde 1702 ĝis 1707 Georg Caspar Schürmann. Ekde 1711 ĝis 1731 Johann Ludwig Bach estris la kapelon. Lin postsekvis liaj idoj Gottlieb Friedrich Bach kaj Johann Philipp Bach, kiuj same kiel li mem prezentis la eklezian muzikon. Altajn meritojn akiris post tio kapelmajstro J. M. Feiler (1778–1814), kiu krom postulemaj operprezentadoj ankaŭ envivigis abonkoncertojn. En la jaro 1800 la kortegokapelo akompanis la inaŭgursolenaĵojn de la unua teatrejo en la duklando je Bad Liebenstein. En 1829 la antaŭa koncertmajstro Eduard Grund fariĝis orkestrestro kaj inaŭguris per „Fra Diavolo“ en 1831 la novan teatrejon, ĝis kiam lin anstataŭis lia violonista kolego Johann Joseph Bott en 1857. Sub la direktado de la ĉilastaj du la simfonio ricevis pli grandan valoron. Venonta kapelmajstro de 1865 ĝis 1880 estis Adolf Emil Büchner.

La florepoko ĝis 1914

Franz Liszt okazigis en 1867 je Meiningen kune kun la kortegokapelo la festivalon de la „Ĝenerala Germana Muzikasocio“, je kiu travivis sian prezentadon novaj verkoj de Liszt, Bülow, Leopold Damrosch, Eduard Lassen, Draeseke kaj Volkmann. En 1876 la kortegokapelo konsistigis laŭ deziro de Richard Wagner la ĉefan kontingenton de la festivala orkestro je la unua festivalo de Bayreuth. Post tio la muzikistoj el Meiningen kunlaboris plurajn jarojn je la festivaloj.

Per la enposteniĝo de Hans von Bülow kiel kortega kapellmajstro komence de oktobro de 1880 komenciĝis la plej sukcesa periodo de la kapelo, kiun li evoluigis per reformado de la simfonia koncerto al eminenta orkestro en Eŭropo. Duko Georgo la 2-a, reganta ekde 1866, kaj Bülow sukcesis konvinki komponistojn kiel Richard Wagner kaj Johannes Brahms por kunlaboro en la kortegokapelo. En Meiningen okazis ekzemple la unua prezentado de la 4-a simfonio de Brahms[2] . Plene interkonsente kun la teatroensemblo de Meiningen ekde 1881 la kapelo pli kaj pli ofte prezentis je koncertvojaĝoj. Sub Bülow okazis entute 200 publikaj koncertoj en tuta Germanujo kaj en aliaj landoj en Eŭropo. Ankaŭ Brahms direktis kelkfoje la kortegokapelon[3].

En 1885 la tiam 21-jara Richard Strauss transprenis la taktobastonon. Lin posteis Fritz Steinbach (1886–1903) kaj Wilhelm Berger (1903–1911), kiuj daŭrigis la heredaĵon de Bülow kaj entreprenis kun la kapelo koncertvojaĝojn tra Nederlando, Svisujo, Danujo, Anglujo kaj Bohemujo[3]. La koncertostacioj de la Kortegokapelo je Meiningen tiuepokaj estis: Gotha, Erfurto, Vircburgo, Bayreuth, Nurenbergo, Munkeno, Magdeburgo, Berlino, Lepsiko, Dresdeno, Breslau, Prago, Stettin, Danzig, Kenigsbergo, Vieno, Graz, Budapeŝto, Baden-Baden, Strasburgo, Bazelo, Stutgarto, Karlsruhe, Darmstadt, Majenco, Frankfurto ĉe Majno, Marburgo, Kolonjo, Duseldorfo, Barmen (Wuppertal), Bremeno, Hamburgo, Odense, Kopenhago, Amsterdamo, Roterdamo, Utreĥto, Bruselo kaj Londono[3].

Ekde 1911 ĝis 1914 Max Reger direktis la kortegokapelon. Antaŭ ol li transprenis ĉi tiun postenon, li jene frazis: „Ekzistas nur unu orkestro, kiun mi volas havi: Meiningen.“[3] Reger ankaŭ ludis tre ofte sur la orgeno de la Urba Preĝejo kaj iniciatis ties alikonstruon kaj pliampleksigon. Nun oni povas viziti la Arĥivon Max Reger kun lia artista postlasaĵo en la muzeoj de Meiningen en Kastelo Elisabethenburg.

De 1914 ĝis nun

La Unua Mondmilito finis ĉi tiun florepokon. Ekde 1921 la kapelo substaris je la nova nomo Landa Orkestro al la federaciero Turingujo. Kapelajstro estis tiutempe inter alie Heinz Bongartz (1926–1930). La 16-an de junio 1945 Peter Schmitz direktis la unuan koncerton post la Dua Mondmilito.

En 1952 la orkestro estis alligita al la teatro de Meiningen kaj nomiĝis ekde tiam Orkestro de la Teatro je Meiningen. De 1952 ĝis 1956 Ulrich Haverkamp direktis la orkestron. Post tio sekvis de 1956 ĝis 1961 Rolf Reuter, kies pezocentro estis prezentadoj de Mozart kaj Strauss. Kontraŭe lia posteanto Olaf Koch (1961–1967) aparte flegis la italan operon kaj la verkaron de Dmitrij Ŝostakoviĉ. En 1967 Wolfgang Hocke fariĝis ĉefa orkestrestro ĝis 1995.

En la sezono 1995/96 unuafoje virino staris ĉe la pupitro de la orkestro de Meiningen: La svisino Marie-Jeanne Dufour direktis la orkestron ĝis 1999. Ŝin postsekvis ĝis 2004 Kirill Petrenko kiel muzikdirektoro kaj orkestrestro, kiu kreskigis la kvaliton de la orkestro en la transregiono. Petrenko estis tiam anstataŭata de la ankoraŭ juna kazaĥo Alan Buribajev, kiu samtempe estis ĉefa direktisto de la Simfoniorkestro Astana.

Kadre de la solenaĵoj por la 175-jara ekzisto de la teatro de Meiningen la 17-an de decembro 2006 la orkestro rericevis sian malnovan nomon Kortegokapelo je Meiningen[2]. En la sezono 2007/2008 Hans Urbanek transprenis la orkestron. Lin anstataŭis en 2010 la sviso Philippe Bach.

Dun ĉiu sezono la Kortegokapelo je Meiningen invitas krom por siaj regulaj prezentadoj ankaŭ por simfonikoncertoj, junularkoncertoj kaj promenhalaj koncertoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

  • kapelmajstroj (3)
  • 1-aj violonoj (10)
  • 2-aj violonoj (9)
  • vjoloj (6)
  • violonĉeloj (6)
  • kontrabasoj (3)
  • flutoj (3)
  • harpo (1)
  • Oboe (3)
  • klarnetoj (3)
  • kornoj (5)
  • fagotoj (3)
  • trumpetoj (3)
  • trombonoj (3)
  • timbaloj/frapinstrumentoj (3)
  • tubjo (1)
  • orkestrohelpistoj (3)
  • notobibliotekisto (1)

(Interkrampe: nombro de la muzikistoj/ stato sezono 2010/2011[1])

Elstaraj membroj de la Kortega Kapelo je Meiningen[redakti | redakti fonton]

Franz Hanika
  • Franz Hanika, studis ĉe la Reĝa Konservatorio de la Muziko en Lepsiko, estis ekde 1898 kontrabasisto en la Kortegokapelo je Meiningen kaj estis en 1917 rangaltigita al ĉambromuzikisto.[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kolektoj pri muziko en la Kastelo Elisabethenburg

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kuratorium Meiningen (eldoninto): Meiningen: Lexikon zur Stadtgeschichte. Eldonita de Alfred Erck, Red. Johannes Mötsch, Bielsteinverlag, Meiningen 2008, ISBN 978-3-9809504-4-2.
  • Das Meininger Theater (eldoninto)/Alfred Erck: Geschichte des Meininger Theaters: 1831 - 2006. Resch-Druck, Meiningen 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Interreta sinprezento de la Teatro je Meiningen
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Kuratorium Kulturstadt Meiningen: Meiningen: Lexikon zur Stadtgeschichte. Bielsteinverlag, Meiningen 2008, p. 117/118.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Alfred Erck/Das Meininger Theater: Geschichte des Meininger Theaters. Ĉapitro: Le concert, c'est moi. Resch-Druck, Meiningen 2006, paĝoj 58-71.
  4. Landesbibliothek Coburg, Manuskript PM I/65: Christian Mühlfeld: Musiker-Buch des Herzogtums Sachsen-Meiningen; Franz Hanika en la Kortegokapelo je Meiningen

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]