Kortega kapelmajstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kortega kapelmajstro tenis altan muzikan postenon ĉe reĝaj kaj princaj kortegoj en Eŭropo (ekzemple Innsbruck, Kassel) ekde proksimume la 15-a jarcento. Kreskan gravecon li ricevis meze de la 18-a jarcento, kiam la nova stilo de la fruklasikismo instigis multajn artemajn princojn, teni proprajn kortegajn orkestrojn, la tiel nomatajn kapelojn aŭ pligrandigi la jam ekzistan.

Ofte la kapelmajstroj ankaŭ komponis, kaj la dungo de fama komponisto povis doni al kortego apartan gloron. Ekzemplo por tio povis esti la princo Nikolaus la 2-a de Esterházy kaj Joseph Haydn, kiu laboris ĉe li.

Taskaro

La tasko de kortega kapelmajstro estis krom la direktado de la kortega orkestro (resp. de la ĉambromuziko), prigardi la personan vivtenon de la kortegaj muzikistoj kaj aranĝi muzikpecojn en taŭgajn orkestroversiojn. Multaj kapelmajstroj samtempe laboris kiel komponisto – tamen nur malmultaj atingis la rangon de kortega kapelmajstro kaj la privilegiojn ligitajn kun ĝi.

Ĉar bona artisto povas esti maltaŭga por administrado kaj homkondukado, kelkaj kortegaj kapelmajstroj suferis pro sia gardodevo por siaj muzikistoj. Ĝis proksimume 1800 tiuj ĉi fakte estis servutuloj de siaj dungintoj kaj devis solide vivkonduti, partopreni ĉiujn ekzercludojn, ofte muziki dum pluraj koncertoj ĉiusemajne aŭ dum vesperaj festoj – kaj tion ofte je tre mallonga limtempo aŭ ankaŭ je malsano.

Nur en la tempo de Mozart pliboniĝis la ŝancoj, labori ankaŭ kiel liberprofesia artisto. La nuntempa kutimo de gasta dirigento ekestis nur iom pli malfrue.

Kortega kapelmajstro plejofte ankaŭ havis la taskon de muzikinstruisto por la junaj nobeloj. Transregione famaj majstroj foje ankaŭ estis membro de akademio.

Sur kelkaj kampoj la pozicio de pli fruaj kortegokapelestroj (resp. kelkaj kortegokomponistoj) estas komparebla kun tiu de nunaj kultur-ministroj aŭ almenaŭ respondeculoj. Rekonataj majstroj plejofte ankaŭ estis demandataj instruistoj kaj havis trans sia arto influon sur la socio. Tamen kelkiu estis en la kortega rangordo enordigita en la servistaron, ekzemple je la kortego de la salcburgaj princepiskopoj.

Famaj kortegorkestroj

Unu el la unuaj orkestroj famaj en tuta Eŭropo estis tiu de imperiestro Maksimiliano en Innsbruck, en kiu laboris longan tempon Heinrich Isaac, kaj iom poste la munkena kortegokapelo sub Ludwig Senfl kaj precipe de Orlando di Lasso. Sur la kampo de la eklezia muziko unualinie la papa kapelo sub direktado de Giovanni Pierluigi da Palestrina havis gravecon. En Anglujo Nicholas Lanier estis nomumita en 1626 kortega kapelmajstro. Al la plej malnovaj orkestroj de la mondo apartenas la nuna Ŝtata Orkestro je Brunsvigo, fondita en 1587 kiel duka kortegokapelo.

Ekde 1700 kreska nombro de princaj kortegoj influis la stilan evoluon de la muziko, inter alie:

Gravaj kortegorkestroj konserviĝis ĝis la nuntempo kiel ŝtataj orkestroj.

Evoluo en la 19-a jarcento

Je la fino de la 19-a jarcento la graveco de la kortegorkestroj malpliiĝis iom post iom – kvankam kelkaj reĝaj kortegoj ĝis nun havas propran orkestron. La evoluo de la orkestromuziko transiris pli kaj pli sur publikajn instituciojn, kaj oni konstruis multajn koncertejojn (vidu ankaŭ muzikdirektoro).