Kortelisy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kortelisy estas vilaĝo en Ukrainio en Volina provinco

Historio

La vilaĝo Kortelisy estis fondita en 1786. Dum la ekzisto de Dua Pola Respubliko ĝi apartenis al distrikto Kowel en Volinia vojevodio.

Dua mondmilito

La 23-an de septembro 1942 Kortelisy estis tute detruita kaj preskaŭ la tuta loĝantaro (2892 personoj) murdita de germanoj. Viktimoj de la sama ekstermiga agado estiĝis ankaŭ najbaraj vilaĝoj Borki, Zabłocie kaj Borysówka. La tutan loĝantaron oni forpelis al la centro sub preteksto de kunveno. Neniu estis konscia pri la situacio kaj grupe iris al kvin lokoj de ekzekutoj ekster la vilaĝo. Resono de pafado estis superbruita de funkciigitaj aŭtomobilaj brulmotoroj. Post pafekzekuto de viroj oni pafmortigis virinojn kun infanoj. La ekzekuto komenciĝis je la 9.00 kaj finiĝis je la 16.25

Laŭ ukrainaj sciencistoj: politologo Ołeksij Martynov kaj historiisto Adolf Kondracki la krimon faris la 201-a Bataliono Schutzmannschaft konsistanta el kunlaborantaj kun germanoj ukrainaj naciistoj, kaj loĝantoj de la urbo estis vivbruligitaj. Laŭ opinio de profesoro Stepan Makarĉuk de Lviva Universitato fakta nombro de viktimoj de la krimo ne superas 1650 personojn, kion agnoskas laŭnomaj listoj troviĝantaj en la muzeo en Kortelisy.

La vilaĝo rekonstruiĝis aligante apudajn etajn setlejojn.

Malpli konata fakto estas, ke tio ne estis la sola ukrainia vilaĝo detruita. Estas raportoj pri entute komplete detruitaj 459 vilaĝoj en Ukrainio, kies loĝantaro estis parte aŭ komplete murdita.

Vidu ankaŭ

Fontoj

  • angle Detruitaj vilaĝoj: Kortelisy (Ukrainio), Lidice (Ĉeĥoslovakio) & Oradour-sur-Glane (Francio): Razitaj Vilaĝoj.

Ŝablono:Ĝermo-historio Ŝablono:Ĝermo-geografio

Eksteraj ligiloj