Korto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Korto estas parto de domo ne kovrita de tegmento, kutime ĉe malantaŭa parto de la konstruaĵo, kiu povas havi du malsimilajn celojn: distra kaj ripoza -tiukaze ĝi havas konstruan plankon kaj povas havi ĉu puton ĉu fontanon, ktp.- por uzado prefere de homoj, produkta -tiukaze bestaro povas esti ties ĉefa loĝantaro-.

En sudeŭropaj hejmoj korto estas elstara ejo por la famiia vivo kaj kiel renkontejo -ĉar dormoĉambroj aŭ salonoj estas tro varmaj ene de la konstruaĵo- kaj kiel laborejo kaze de kortobirdaro, brutejo aŭ deponejo de ilaro.

Ne nur normalaj familihejmoj povas havi korton; ankaŭ luksaj konstruaĵoj kiel palacoj aŭ monaĥejoj povas havi tiun konstruparton kompreneble laŭ la konstrustilo ĝenerala de la konstruaĵo.