Kosa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kosa lingvo (kose isiXhosa) estas bantua lingvo kun ĉirkaŭ 7 milionoj da parolantoj en Sud-Afriko. Ekde 1994 ĝi estas unu el la 11 oficialaj lingvoj de Sud-Afriko.

Oni taksas, ke ĉirkaŭ 15 % de la kosa vortaro devenas de kojsanaj lingvoj. Ankaŭ siajn klaksonojn la kosa pruntis de kojsanaj lingvoj. La vorton Xhosa komenciĝas per klako.

La kosa lingvo estas aglutina lingvo.

Nelson Mandela estas fama denaska parolanto de la kosa.

Inter internaciaj kulturaj verkoj en la kosa lingvo elstaras inter alie la sudafrika filmo Karmen de Khayelitsha el 2005, kiu tiulingve prezentis adapton de la opero Carmen de Georges Bizet kaj kiu en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale de tiu jaro gajnis la kino-premion Ora Urso.