Kosifuloj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kosifuloj
Neĝokrona kosifoCossypha niveicapilla
Neĝokrona kosifo
Cossypha niveicapilla
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cossypha
v  d  r
Information icon.svg


Kosifojkosifuloj estas adaptitaj nomoj (el la latina scienca nomo) por malgrandaj insektomanĝantaj birdoj de la genro Cossypha kaj foje ankaŭ por la ununura specio de la simila genro Cossyphicula. Ili estis iam lokitaj en la familio de Turdedoj, sed estas nune plej ofte traktataj kiel parto de la familio de Muŝkaptuledoj kaj ene de la grupo de la Saksikolenoj.

Tiuj estas loĝantaj birdoj de arbaroj de Afriko, sed kelkaj specioj adaptiĝis al lokoj ĉe homaj setlejoj. Ĉiuj estas specioj kiuj montras nigrajn aŭ helajn zonojn en vizaĝo kaj oranĝecajn subajn partojn almenaŭ parte.

Specioj en taksonomia ordo estas la jenaj: