Kosma Soldatenkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kosma Soldatenkov
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1818 (1818-10-10)
en Moskvo
Morto 19-an de majo 1901 (1901-05-19) (82-jaraĝa)
en Kuntsevo District
Tombo Rogozhskoye Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Terenty Soldatenkov
Frat(in)o Q109323752
Okupo
Okupo artkolektanto • entreprenisto • eldonisto • entreprenisto
vdr

Kosma Terentjeviĉ SOLDATENKOV (ruse Козьма Терентьевич Солдатенков) naskiĝis la 22-an de oktobro 1818 en Moskvo, mortis la 19-an de majo 1901 en Kuncevo (nuntempe moskva distrikto). Li estis sukcesa negocisto okupiĝinta ĉefe pri fabrikado kaj vendado de kotonaĵoj. Lia nomo restis en la rusiaj analoj pro lia multejara senprofita agado kiel mecenato kaj filantropo, eldonisto, fondinto de la galerio de belartoj kaj granda malsanulejo en Moskvo.

Li estis la dua filo de riĉa negocisto - malnovritano Terentij Egoroviĉ Soldatenkov kaj jam junaĝe li praktikis komercon. Iom poste aperis lia pasio al belarto. Por pli bone ekscii ĝin, Kosma vojaĝis al Italio, kie observis tieajn belaĵojn. En Italio li konatiĝis kun Sergej Botkin, kiu venis la landon samcele. Tiu estis medicina staĝanto kaj poste li famiĝis kiel elstara kuracisto. Nomojn de du amikoj portas la malsanulejo, kiun konstruis (aŭ, pli ĝuste, monoferis laŭ sia testamento) Kosma Soldatenkov.

Ekde 1840 Kosma komencis kolekti bildojn de rusaj pentristoj (ekz. Karl Brjulov, Aleksandr Ivanov, Bazilo Perov, Pavel Fedotov, Isako Levitan k.a.), por kio li fondis la galerion en sia moskva domo. Ekde 1925 ilin oni povas vidi en Tretjakova galerio kaj Rusa muzeo.

Li ankaŭ multe okupiĝis pri subteno de novaj literaturistoj, por kio li establis la eldonejon, kie aperis ties libroj ŝatataj ĝis nun.

Kiel malnovritano Kosma multon faris por siaj samkreduloj. Kromalie pro lia monofero oni konstruis hospicon en moskva distrikto Rogoĵskaja Sloboda, kiu ĝis nun estas centro de malnovriteco en Rusio.

Dumvive Kosma ne estis oficiale edzo, kvankam multajn jarojn kunvivis kun francino Clemance Dupuir, tute ne posedinta la rusan lingvon. Ankaŭ Kusma posedis neniun fremdan lingvon. Tamen ties kunvivado estis daŭra kaj onidire feliĉa. Li ne havis gefilojn.

Li estis tre gastema mastro en sia bieno Kuncevo, kiun ŝatis viziti multaj famaj reprezentantoj de la moskva elito. Tie Kosma Soldatenkov mortis la 19-an de majo 1901. Lin oni sepultis en moskva Rogoĵskoje tombejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]