Kosma idiomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kosma Idiomo (Kosmal IdiomaOrba) estas miksa (parte apriora, parte aposteriora) internacia planlingvo. Ĝi estas unu inter la kosmaj planlingvoj kreita en 1893 de la kataluno José Guardiola, kromnomo de Josep Guardiola i Grau, en Parizo.

Nombroj (1-10): u, du, tre, kat, hin, sei, set, ot, nou, sen;

Laŭ la aŭtoro, lia projekto estas propono de internacia lingvo por vojaĝistoj, ĉefe maristoj, bazita sur latinidaj lingvoj, sed oni kritikis ĝin kiel tro fantazia.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Guardiola, José: Kosmal idioma, gramatika uti nove prata kiamso Orba. Grammaire d'une nouvelle langue intitulée Orba. Paris: 1893, 96 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]