Kosma observatorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kosma observatorio Hubble.

Kosma observatorio, ankaŭ konata kiel kosma teleskopo, estas ĉiu instrumento en la kosmo uzata por observi malproksimajn planedojn, galaksiojn aŭ aliajn kosmajn objektojn. Ĉi tiu difino diferencigas ĝin de la satelitoj kiuj estas uzataj por gvatado de la Tero aŭ por komunikadoj.

Ili estas uzataj anstataŭ la surgrundaj observatorioj ĉar, pro la ne influo de la atmosfero, iliaj detekt-kapabloj estas multe pli grandaj.

La plej fama kosma observatorio estas la usona Kosmoteleskopo Hubble.

Vidu ankaŭ