Kosmogonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kosmogonio, el la greka «kosmo» (mondo) kaj «γί(γ)νομαι / γέγονα» (generi), kutime estas tiele difinita de sciencaj vortaroj aŭ enciklopedioj: Scienco aŭ sistemo pri la formiĝo de la mondo. Paraleldevena kosmologio, de la greka «kosmo» (mondo) kaj «logos» (parolo, scio, scienco), male, koncernas la sciencon pri la ĝeneralaj leĝoj per kiuj la fizika mondo estas komprenebla kaj komprenata.

Sur rakontoj pri kosmogonio sin fondas preskaŭ ĉiuj religioj kaj tradiciaj socioj, sed esee pri la ebla origino de la universo pritraktis ankaŭ filozofoj kaj prisciencaj pensuloj. Oni vidu, porekzemple, la implican kosmogonion de Heziodo kaj la kosmogonian koncepton de Buffon) kaj en la De rerum natura de Lukrecio.

La nombraj legendoj pri la «kreado» aŭ formiĝo aŭ ekstiĝo de la dioj kaj de sociaj institucioj apartenas al la kategorio Mitoj fondantaj, kies aktoroj fundamente rolas kiel idealaj figuroj kaj sentempaj modeloj.

La multego de la rakontoj pri la estiĝo de la mondo, pravigitaj de teorioj pri la origino, ŝajnas obei al neanstataŭebla bezono priskribi kaj eble justigi la radikalajn ŝanĝiĝojn, en la observebla mondo, de la tero kaj de la homaj socioj. Ĉi-rilate antropologoj kiel Mircea Eliade en kosmogonioj kaptas «ekzemplan agado-modelon», nome io arketipa en kiu la ĉefverko de la diversaj kreintoj liveras la devigan modelon imitendan ĉe la homoj.

La konstantoj en la skemo de la homa imago pri estiĝo de la mondo[redakti | redakti fonton]

La plejparto de tiuj mondestigaj mitoj entenas komunajn mensbildojn, simbolojn kaj paradoksojn. Kiel:

La esto kaj/aŭ la nenio. La mitoj liveras diversajn versiojn pri la origino de la mondo: certaj encerbigas ke la mondo naskiĝis el si mem el la nenio, aliaj imagigas ke ekstertempa estulo elpensis kaj kreis el nenio – senhoma, aŭ alispeca, ĉeesto – dum unu momento, aŭ laŭ ses tagoj (kiel en la Biblio, en kiu tamen la ses tagoj funkcias nur kiel plastika memorigilo), aŭ laŭ longa serio de eventoj foje senpenaj kaj pacaj, foje konfliktaj kaj malplaĉaj.

La mitologia kaoso. La estiĝo de la mondo (foje harmonia, foje eĉ paradiza) estas ofte la rezulto de antagonistaj fortoj, kiel la ordo kaj la malordo, la lumo kaj la mallumo ktp. Tamen, kiel en la Teogonio de Heziodo, la origina antaŭekzistanta kaoso ne estas prezentata kiel la nenio aŭ kiel elementoj konfliktantaj inter ordo kaj malordo, sed prefere kiel entaĵo aŭ kunaĵo de elementoj ekharmoniiĝantaj, sed ankoraŭ miksitaj.

Luktoj kaj ofero. Oni rimarkas ke la nocio de ofero kaj lukto ofte marŝas asociitaj al la mita kreado de la mondo kaj vivantaro. Tiaskeme: la praenergio sin oferas por estigi la universon. Kelkaj kosmogonioj priskribas gigantoluktojn (inter dioj, pratempaj antikvuloj, herooj), aŭ eksterordinarajn militojn. Foje en la mitoj de la origino troviĝas diaĵo kiu sin lasas mortigi por ke la nova kreaĵo aŭ institucio sukcesu. Eble la psiko obeas al iu nekontrolebla mekanismo. Kelkaj tiel tiun arketipan mekanismon travidas ankaŭ en la kristana kredo kie Dio homfariĝinta oferas sin mem, laŭ la doktrino de la Nova Testamento (Carl Gustav Jung).

Ĉi-rilate, tamen, oni hastas precizigi ke, se jam en la Malnova Testamento la oferoj kaj holokaŭstoj estas apenaŭ tolerataj (oni vidu la psalmon 50 aŭ 51), en la Nova la oferanto kaj la oferato estas la samaj kaj ofero koncernas la tutan vivon de Jesuo Kristo, modelo de rilatoj inter Dio kaj la homo. La ofero estas sindoniĝo al Dio, ne ago celanta kvietigi la dian koleron. La eksteraj rolantoj (la kondamnitoj kaj mortigitoj) estigas okazaĵon dum kiu riveliĝas la anima sinteno de la sinoferanto René Girard). Do, la kristana ofero en la Nova Testamento eliras el la supra skemo.

Kosma ovo. La kosma ovo kutime estas konceptata kiel ĝermo entenanta la potencialan universon, ekzemple ĉe orfeismo. Ĝi simbolas la periodan renoviĝon de la naturo, la eblon de refariĝo de ĉio. La rompiĝo de la ovo allumigis la universon, laŭ mito en Ĉinio, ĉe Keltoj, ĉe Hindioj, ĉe Malilandanoj.

La akvo. Simbolo de la vivo kaj pureco, la akvo estas levita al unuatempa elemento ĉe la antaŭsokratoj Taleso, kaj al renoviga elemento en la noaa deluvo, memortradiciitaj ĉe diversaj mitoj fondantaj kaj kosmogonioj. Ĝi memorigas al la homo lian feblecon fronte al la ĉiela potenco, kaj permesas la renovigon de la mondo danke al la plej bonaj homoj (la reĝo Manu, savita age de Viŝnuo kaj transfornita al fiŝo, Noa savita per la arkeo, Prometeo), Deŭkaliono filo de Prometeo, Pirra savita ...

La arbo. Ankaŭ la arbo havas ion kreivan laŭ mitoj. Oni vidu la miton de la arbo de la vivo, planto sankta kaj magia. Io simila troviĝas ankaŭ en la biblia Genezo (ĉapitroj unuaj), kie tamen la arboj kaŭzantaj supernaturajn efikojn, prosperigajn aŭ malprosperigajn, akiras tiun povon pro la tia decido, ne el si mem. En mito de filipinaj etnoj, el mambua giganta arbo, distranĉita de la beko de legenda birdo Sarimanoko, eliris la unua viro kaj la unua virino, Malakas kaj Maganda.

Laŭ la norda mitologio Yggdrasil estas la granda arbo sur kiu apogiĝas la naŭ mondoj.

Ne mankas bestoj (fiŝoj, serpentoj, birdoj, leonoj...) kiuj liveras sian agadon aŭ sian korpon... por estiĝo de la mondo kaj homoj.

Aliaj mitaj kosmogoniaj fontoj. En plej nombraj kosmogonioj, la kreantoj estas unu aŭ pluraj dioj, antropomorfisme imagitaj, kiuj estigas la mondon kaj la homaron per agvolo, per la vorto, gesto, blovo, aŭ per korpa membro aŭ sekreciadoj...

Etapoj laŭ la klasika kreado de la mondo[redakti | redakti fonton]

La plejparto de mitoj ekskludas/neekskludas antaŭsupozon pri nekreita universo, senŝanĝa kaj eterna; tamen, ĉiuj supozas etapojn en tia alekzistiĝo:

  • apero de la universo el nenio (latine: ex nihilo), de la kaoso, de nekonataĵo aŭ estulo ekster la kadro de oniaj komprenaj spertoj;
  • naskiĝo de la tempo kaj de la spaco, de la lumo kaj de la materio;
  • enveno de la vivo post kaj sekve de la miksaĵo de la elementoj (akvo, fajro, lumo ktp);
  • enmondiĝo de la homo;
  • eble de kreado de nova mondo post universa katastrofo.

Aliaj mitoj eliras el la principo ke ĉiu naskiĝo kaj permorta malapero de la mondo estas kiel daŭra kreado. La tutaĵo de la mondo malaperas por lasi spacon al nova mondo kaj tio senfine. Ĉiu rekreado plektiĝas kun nova reenkarniĝo de Dio. La fizika korpo de Dio estus la universo tuta. Je ĉiu reenkarniĝo, Dio pliboniĝus kaj povus krei mondon pli perfektan ol la antaŭa.

Flanke de la mitoj pri estiĝo de la mondo ĝemeliĝas tiuj pri la fino de la mondo kiu povas antaŭiri novan.

Kelkaj apartaj prikosmogoniaj mitoj[redakti | redakti fonton]

Kosmogonio de Antikva Egipto. La kosmogonio varias laŭ la regionoj depende de la rolo de la dioj protektantaj.

Reo borde de sia ŝipo

En la mito de Heliopolo: leviĝinta el origina maro (noun), emerĝas Reo kiu estas ankaŭ la suno Atoum... Sin masturbante li almondigas la sekon... kaj poste la malsekon: kaj pro ties kvazaŭseksa kuniĝo svarmas estaĵoj kaj estuloj, nediaj kaj diaj, inter kiuj Oziriso kaj Izisa, kaj Setho kaj Nefti . La unuaj kuniĝantoj simbolus la vegerataran kreskiĝon dum la dua, simbolus malfekundecon.

En la ciklo de Memfiso, ĉe la komenciĝo de la tempoj la demiurgo Ptaho leviĝinta el praoceano (Noun), ekonsciiĝis pri sia ekzisto. Poste li prenis terkoton per kiu modelis la homon. Baldaŭ post tiu kreado li cedis sian postenon al sia posteulo Reo, nome la suno. Reo, sinjoro de Heliopolo, trakuras, ĉiutage sian reglandon liverante al la homaro donacojn kaj afablaĵojn.

En la Alta Egipto, Amono, patro de la diaj fondantoj de la mondo, fekundigis la ovon, el kiu elfluis la tuta vivantaro.

Kosmogonio de Mezopotamio[redakti | redakti fonton]

Tablo prezentanta la Anunnaki

La mitoj de la kreado, ĉe la sumeroj, enscenigas du praajn estaĵojn: unu inan, Tiamato, la sala akvo, kaj alian viran, Apsuo, sensala akvo. El ties kuniĝo naskiĝis ĉiuj dioj kiel Enlilo, Adado, Enkio, Iŝtar, Marduko, sed ankaŭ la dioj dominantaj Annunaki kiuj ekspluatas la alijan diojn ilin devigante labori por nutri ĉiujn diojn.

La ĉiela volbo, la steloj, la tero, la supraĵoj... estis formitaj el la kadavro de Tiamato, en batalo mortigita de Marduko. Sekve siavice estis kreita la homo por ke li helpu la diojn kiam tiuj ĉi ribelis kontraŭ la dominantoj Annunaki. La homo estis aranĝita per argilo knedita el la karno kaj sango de iu dio oferita, stampante do en la kreaĵo ion dian. Oni vidu la epopeon de Gilgameŝ.

Se tiujn mitojn kompari kun samkultura biblia teksto, emerĝas iuj malsamecoj: laŭ biblio, la homo ne estas kreita por servi, sed por kultivi kaj regi la ĝardenon kaj ĝui ties fruktojn; nenio dia lin similigas al diaĵo se ne per la dia bildo, kiu ne respektas la distancon el Dio; ne imageblas batalo inter dioj aŭ mortigitaj dioj; neniu dia ofero.

Greka-romana kosmogonio[redakti | redakti fonton]

GeoUrano - Krono. Laŭ la teogonio de Heziodo, el kaoso generiĝis Geo, Eroto, la Tenebroj kaj la Nokto; Geo, la tero, generis Uranon, la ĉielon, kiu fekundigis la teron per siaj pluvoj... Kaj el tia «kuniĝo» naskiĝis la Titanoj, inter kiuj Krono kaj la tri Ciklopoj kaj la Gigantoj kun la Hekatonkiroj (Centmanuloj).

Laŭ Orfeismo, la akvo kaj elementoj konstituis la teron, kaj tra diversaj diaj-naturaj reciprokaj influoj kaj kontaktoj fine Kaoso generis la Ovon el kiu fontiĝis Eroto, el kiu la luno kaj la suno kaj la nokto, kun kiu ĝi generis Uranon kaj Geon.

La latinoj kutime ripetas la grekajn mitojn,

Hindia kosmogonio[redakti | redakti fonton]

La tempo kuras cikle: sinsekvas, do, ciklo de kreado kaj ciklo de detruado. Kiam Brahmao vekiĝas kaj malfermas la okulojn, la universo kaj ĉio en ĝi entenata kreiĝas dum detruiĝas kiam li endormiĝas. Viŝnuo protektas la universon dum Ŝivao ĝin enkondukas al perfekteco. La universo konita, do, estas sinsekvo de naskiĝo kaj detruiĝo.

Laŭ iuj hinduistaj sektoroj la mondo estas nenio alia ol sonĝo de la Trimurti, ia iluzio, la Mâyâ.

Monoteisma kosmogonio[redakti | redakti fonton]

Laŭ tiu koncepto la mondo estis kreita el nenio laŭvole de la kreinto, kiu por tion fari bezonis nenion: la kreaĵaro aperas, evoluas en tempo unudirekta. En tiu koncepto sin rekonas Judismo, Kristanismo kaj Islamo kaj aliaj el tiuj devenantaj religiaj sistemoj.

Emblemo de tiu kreado estas la biblia rakonto en la Genezo, kie baza koncepto estas kompletita en sinsekvaj libroj.

La kreado de la universo. En la Biblio la mondo estas kreita en ses tagoj: tagoj iam interpretataj kiel periodoj de la ensceniĝo de la sinsekvaj kreaĵaro kiuj hodiaŭ oni preferas difini kiel frukto de la evoluo, kiu siavice estas jam konceptita kaj volita de la kreinto mem. Povas esti ke la verkistoj uzis tiun sestagan skemon por konvinki la homaron ripozi la sepan tagon.

Dio, aŭ JaveoEloim, kreas per la vorto aŭ per vola ago, kiu estas la malpli peniga ago. Se tiu koncepto okulumis jam en la egiptia kulturo kie Reo estigas estaĵon per la vorto aŭ penso (kaj esprimoj aludantaj al sama intuicio troviĝas ankaŭ en la amerindiaj kulturoj - ĉe la tribo Popol Vub, rimarkigita en la subindikata libro de T. Todorov), en la Biblio tiu volo kreanta aperas kiel la unika fonto de la kreo dum en tiuj kulturoj la volo-penso-vorto estas helpata de aliaj eksteraj materiaj elementoj (oni vidu la paslmon 32 (33): "... per la spiro de lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro".

Jen la rakonto de la kreado de la unuaj kvin tagoj:

Ĉapitro 1. 1 En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.

6 Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. 8 Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

9 Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. 10 Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. 12 Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

14 Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; 15 kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. 16 Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn. 17 Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, 18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. 21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero. 23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.

La kreo de la homo[redakti | redakti fonton]

Jen la biblia rakonto: 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. 28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj en la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. 29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo. 30 Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel. 31 Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Oni notu kiel la mondo estis kreita en ĝojo kvazaŭ Dio volus felicigi la kreaĵaron,kio poste estas eksplicite deklarita, rilate la homojn kaj rilate la supervivon ĉe Dio mem, en la Nova Testamento.

Alia notindaĵo: Dio staras ekster sia kreaĵo, nenio komunas inter li kaj la kreaĵo: do ne eblas iu ajn konfuzo panteisma. Dio estas Dio kaj la homo restas homo.

Kosmogonio laŭ Islamo kaj Korano[redakti | redakti fonton]

Laŭ Islamo, la Korano revigigis la koncepton pri kreado de la mondo intervene de Dio: tio estas asertata en la surao 2, versego 164, kaj ripetata en la surao 23, versegoj 12-12 rilate Adamon, kreita el argilo. En longdaŭra islamana kulturo la mondo havas originon, verke de Dio, el nenio kaj estas destinita al finiĝo.

Kosmogonio de Aborigenoj de Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Oni parolas pri la tempo kiel pri tempo de sonĝo, dum kiu la universo estis loĝata de antikvaj supernaturaj estaĵoj, el kiuj devenis la tempo de la rakontoj pri la mitoj. En tiu Dreamtime (angle) aŭ Tiukurpa (laŭ indigena lingvo) ŝajnas ke la kreado similas pli al ŝanĝiĝo aŭ kompletiĝo. Ŝanĝiĝo de ĉio, en kiu ĉiu estaĵo estas parto de tuto kaj ĉio estas egala, samvalora.

Ligite al tiuj kosmogoniaj vidpunktoj, tiuj indiĝenoj ne havas, ekzemple, la koncepton pri propraĵo kaj tio kreis konfliktojn kun la koloniistoj kiuj pri ĝi havis eminente.

La praaj aŭstraliaj mitoj prezentas pli vivsaĝecon ol respondon al la problemoj de la originoj.

Nordaj kosmogonioj[redakti | redakti fonton]

La kosmogonio laŭ la nordaj mitoj estas detale rakontita en Völuspá, aŭ en la kanto de la vojaĝanto, poemo en versoj de Edda. Ĉe la komenco ekzistus vastega abismo, ginnungagap – kiu memorigas la kaoson de grekoj kaj la dezertan teron de la Biblio. Inter la senligaj elementoj okazis hazarda renkonto de varmo-fajro kun glacio-malvarmo el kio naskiĝas la unua giganto, Ymir, el kiu la aliaj gigantoj kaj bovino Auðumla. Tiu ĉi lekante la salriĉan rokon malkaŝis unue homajn harojn poste integran homon... kies descendantoj kuniĝis kun la gigantino Bestla: el kiuj la dioj Odino, Vili kaj Vé ktp. Sed la mito havas multege da nuancoj.

Aldoniĝu la antikvaj kosmogoniaj mitoj de Finnlando.

Esoteraj kosmogonioj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de esoteraj kosmogonioj estas: Gnostikismo, Kabalo, Sufiismo, Teozofio, Antropozofio, Rozkrucismo, kosmogonio de Max Heindel, Urantio.

Sciencaj kosmogonioj[redakti | redakti fonton]

La prisciencaj teorioj liveras al la homa imagivo la elementojn por moderna kosmogonio. Tamen, la scienca kosmogonio kun kosmologio okupiĝas pri formiĝo kaj transformiĝo, kaj ties leĝoj, de planedoj, steloj kaj galaksioj laŭmodele, ekzemple, de Praeksplodo. Biologio, paralele, provas kombini teoriojn eksplikantajn la originon de la vivo kaj evoluo de la vivo, aparte oniajn tagojn pri la sinteza teorio de la evoluado.

La scienca teorioj liveras la plej versimilajn kaj falseblajn eksplikojn pri la observeblaj fenomenoj, sed ili ne liveras la antaŭfaktajn eventojn (kaj tio ne estas iliaj tasko): ekzemple, la analizo pri la spuroj de la Praeksplodo helpas aliri en la direkton de la epokoj de la unuaj ektransformiĝo de la materio; sed ne kapablas, ĝis hodiaŭ, koni la unuajn momentojn de tiu epoko kaj la ekestiĝo de la objekto «eksplodonta». Ĉu pro manko de sciencaj konceptoj aŭ pro objekto alirebla aliscience?

La sciencaj teorioj estas el si mem ĉiam je sojlo de modifoj. Ekzemple, la modelo de Praeksplodo estis proponita de la abato Lemaître: pro diversaj motivoj, tiu ĉi (1927) estis la pioniro en la utiligado de la Ĝenerala relativeco formulita de Einstein, kiu siavice hezitis antaŭ la eblaj konkludoj laŭ kiuj la universo estas en ekspansia fazo ĝuste laŭ sia teorio.

Do, la modernaj sciencaj teorioj provantaj montri la evoluon de la fizikaj fenomenoj ne pritraktas la originon de la unua fenomeno. Tiu ĉi estas problemo de homo, ne de scienculo, aŭ problemo de la scienculo-homo.

Ĝenerala kritikaj rimarkoj[redakti | redakti fonton]

Oni notas ke ĉiuj kosmogonioj, krom tiuj ligitaj al monoteismo, ĉiam supozas ion materian antaŭekzistantan kiel konkretan fonon: la ago kreiva startas sur kaj post tio. Certe, ankaŭ por monoteistoj io antaŭas ĉion: sed io nemateria kio bezonas nenion por estigi el nenio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Leïla Haddad kaj Guillaume Duprat, Mondes : mythes et images de l'univers, Seuil, Paris 2006
  • Jean-Marc Rouvière, Brèves méditations sur la création du monde, L'Harmattan, Paris 2006
  • Alexandre Hislop, Les deux Babylones, 1916
  • (Itale) Katekismo de la katolika eklezio [1].