Kosmogonio de Antikva Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La simbolo de leviĝanta suno super piramido ĉeestis en plejmultaj egiptaj mitoj rilate al mondkreado.

La kosmogonio de Antikva Egiptio rilatas al ĉiuj rakontoj pri la kreado de la mondo en la antikva egipta civilizo. Ili estis precipe fundamentaj en la egipta mitologio.

Laŭ la egipta kosmologio naskiĝis la mondo el senfina, senviva maro, kiam la suno leviĝis por la unua fojo. Ekzistis tamen variaj versioj de tiu rakonto depende de egiptaj urboj.