Kosmologio (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kosmologio (el la antikva greka κόσμος kósmos, "ordo" kaj λόγος lógos, parolado) estas filozofia kaj scienca branĉo kiu esploras la materian strukturon kaj la leĝojn kiuj reguligas la universon konceptitan kiel amplekson ordigitan.

La etimologio konfirmas tian difinon ĉar kosmos referencis, en la greka lingvo, al ordo, aparte al tiu akirita de la armeo porbatale dismetita.

La kosmologio interesiĝas pri la universo reference al la spaco, al la tempo kaj al la fizika materio dum ekskludas la problemojn pri ĝiaj origino kaj fina celo al kiuj provas respondi kaj la fizika kosmologio kaj la teologio. Aparte la doktrino kiu okupiĝas pri la origino de la universo, vidpunkte de la mito aŭ de la religio estas nomata kosmogonio [1]

Historio de la kosmologio

Babilona kosmologio

Inter la plej antikvaj kosmologioj konsiderindaj, elstaras tiu de la babilona mito priskribita en la poemo, aparteninta al biblioteko de reĝo Asurbanipal (7-a jarcento a.K), stampita en 7 argilaj tabuletoj trovitaj en la prifosaĵoj de Ninivo. Tiu tekstoj, kopio de verko pli antikva datebla “jaro 1100a”, portas la titolon, kiu reprenas la uverturajn du vortojn per kiuj ĝi komenciĝas, de Enuma Elish, Kiam en la alto :
«Kiam en la alto ne havis nomon la Ĉielo, kiam en malalto la Tero...
Kiam kaj nek herbejoj jam formiĝis, nek kanejoj jam ekzistis;
Kiam neniu el la dioj ne jam sin manifestis....
Neniu havis nomon kaj iliaj destinoj estis necertaj.[2]

Laŭ la babilona kosmologio, la Tero estas la centro de la universo, flosanta kaj subtenata de oceano kiu en sia eno havas kavaĵon kie rezidas la forpasintoj. Supre de la Tero staras la volbo de la ĉielo kiu apogiĝas eĉ mem sur la oceano kaj kie moviĝas la Suno, la Luno kaj ĉiuj astroj.[3]

Kosmologio laŭ la Biblio

Laŭŝajne la biblia kosmologio similas, rilate la strukturon de la universo, al tiuj de proksimaj popoloj kaj mitoj, kiuj metas la teron centren kaj la sunon periferien de la universo) (vidu militestron Josuon ((10, 12-13) kiu “haltigas la sunon”); sed diverĝas el ĉiuj kulturoj pro la origino de la mondo: ĝi alestiĝas al la ekzisto nur per la vorto de Dio kreanta kaj dependas tute de Li. (v. Genezo)

Ptolomea kosmologio

Ptolomeo

La progresoj de la astronomio kaj matematiko efektiviĝintaj en la epoko de helenismo en la kojnea mondo staras en la bazo de la kosmologio de Ptolomeo (100 ĉirkaŭ -175 ĉirkaŭ) priskribita en lia verko Almagesto (araba kromnomo de la ĝusta Mathematiké sýntaxis).[4]

En tiu verko, unu el plej influaj de la antikveco, Ptolomeo enhavas la sciaron pri astronomio de la helenisma mondo baziĝante super ĉio sur la rezultoj de la esploro efektivigita, tri jarcentojn pliflue, de Hiparko. Ptolomeo post enkonduko genre filozofia, en kiu polemikas kun diversaj teorioj, subtenas la senmovecon de la Tero centre de la universo ofertante modelon tercentran (kiu de li prenos la nomon “ptolomea”, ĝuste) de la sunsistemo kiu fariĝis referenco pro la tuta okcidenta mondo (sed ankaŭ araba) ĝis kiam ĝi estos anstataŭata de la sunsistemo de Koperniko.[5]

La kosmologio mezepoka kaj moderna

La ptolomea koncepto estis reprenita de la araboj kaj de ili disvastigita en mezepoko, prifortigita per la filozofiaj konsideroj de Aristotelo (-384/-322) en la verko Metafiziko, kiu konfirmis per sia teorio pri la movo la teoriojn de Eŭdoso (-408/–355).[6]

Ĉe la fino de la Mezepoko Vilhelmo el Okam (1288–1349) hipotezis la eblecon de mondo senfina (space kaj tempe): tio ombris ankaŭ la penson de Nikolao el Kuzo kaj fariĝis, kvankam necelita, panteisma doktrino en Giordano Bruno (1548–1600).[7]

La termino “kosmologio” revenas fine en Immanuel Kant kiu taksas la ideon pri la mondo kiel absoluta tuteco, metafizika aspiro, de la racio, al la senfineco,[8]. La kosmologio do pretendus studi la mondon por sukcesi ĝin ekspliki en ĝia tuteco, afero neebla ĉar ne eblas sperti ĉiujn fenomenojn en ilia tuteco, sed nur kelkajn. Tial metafizikistoj, kiam provas ekspliki la universon, falas en raciajn procedojn kontraŭdirajn inter si. Temas pri unu el la (kantaj antonomioj).

Nikolao Koperniko.

En la moderna epoko kun Nikolao Koperniko (1473–1543) la Tero perdas sian privilegian pozicion kaj estas anstataŭata de la Suno: skandala novaĵo tiu ĉar ankoraŭ ligita al la antikva greka suncentra kosmologia vizio de Aristarko el Samoso (- 310 / -230 ĉirkaŭ), laŭ kiu la planedoj moviĝas kun ordigita harmonio plenumante cirklajn movojn unuformajn kun la Suno kosmocentra.[9]

La dana astronomo Tycho Brahe (1546-1601), iam kelkloke nomata ankaŭ “Tikono”, provis akordigi la du sistemojn per sia (Tikona sistemo). proponante la ideon laŭ kiu la planedoj kune rondiras la Sunon kaj kune kun ĝi rondiras la senmovan Teron.

Samtempe Keplero (1571–1630), disĉiplo de Brahe, demonstris ke la centra pozicio de la Suno [10] kaj Galileo (kun sia Skolo) deprenis al la Suno ĝian ĵusakiritan centrecon en la universo ĝin metante sur la sama nivelo de la senfinaj kromaj sistemoj de nia Galaksio.[11]

Esploroj pri la kosma materio

Krom la malkovroj de intima naturo de la materio (vidu: Atomoj, Subatomaj partikloj, Antikorpusklo ktp), oni provis reiri ankaŭ al unua momento de aperiĝo de la kosmo. Citendas la teorio de la Praeksplodo aŭ Bigo Bengo de la franca katolika scienculo Georges Lemaître kiu subtenis ankaŭ la konstantan ekspansion de la universo.[12]

Post Einstein

Einstein en 1921.

Einstein (1879–1955) en verko de 1917 Konsidreroj pri la universo kiel tutaĵo imagas ĉiujn galaksiojn de la universo komponantoj de la sama preskaŭ personigita universo. Tiu monisma kaj determinisma vizio, frukto de la adhero de Einstein al la panteismema doktrino de Spinoza[13], estos plurfoje krizigita ekde 1927, kiam Werner Karl Heisenberg vortigis la teoremon de la Necerteca principo.

De Einstein ĝis nun oni proponis diversajn modelojn de la universo dotitaj per amplekso de fizikaj karakterizoj. Elstaras la modeloj diritaj newtonaj bazitaj sur Klasika mekaniko kaj la Eŭklida geometrio, kaj modeloj relativismaj kiuj dividiĝas siavice laŭ la konceptoj pri apartaj temoj kiel la denseco de la materio, la formo de la universo ktp.

La sola kondiĉo de la pritrakteco de ĉiuj modeloj estas ke ili estu kohere observeblaj kaj havu bazajn teoriojn sufiĉe akcepteblajn por la sciencula mondo.

La hodiaŭa kosmologio estas grandparte orientata al la supozado de universo kies naskiĝon oni datas al 10/14 miliardoj da jaroj sekve, kiel supre dirite, de la Praeksplodo.[14] . La eksperimenta pruvo de tiu teorio konsistas en la fakto ke la nuna universo konservas temperaturon nemulte pli altan ol la nulo interpretitan restaĵo de la komenca eksplodo. Antaŭ ol la paraeksplodo ĉiuj fizikaj universaj fortoj, laŭ kelkaj fizikistoj, estis en stacionara ekvilibro kiu, rompita, originis la formiĝon de subatomaj partikloj kaj, per kreskiĝo de la temperaturo, de la nukleoj de la originaj elementoj, kiel hidrogeno kaj heliumo, kaj, sinsekve, de tiuj kompleksaj.

Alternativa teorio, kiu apogiĝas sur la principo de Einstein de la konservado de la materio kaj energio, proponas la modelon de la stacionara universo, sen komenciĝo kaj sen finiĝo, sen evoluiĝo kaj kun konstanta formiĝo de materio.

La radioastronomio kaj la spektrografio estas la sciencaj instrumentoj de la hodiaŭa kosmologio kiu certe profitas de la matematiko por la orda organizado de la eksperimentaj datenoj.

Kosmologio de orientaj kulturoj

Hinduisma Kosmologio

Praĉina kosmologio

Notoj

  1. U. Giacomini, voce "Cosmologia" in Enciclopedia Garzanti di Filosofia, 1981, pp. 179, 180
  2. Traduko al la itala de ĉiuj 7 tabuletoj el la angla traduko efektivigita de la asiriologino Stephanie Dalley en Miti dalla Mesopotamia, nella serie Mondo Classico, Stampa Oxford University, 1991, ISBN 0-19-281789-2.
  3. Kosmogonie, laŭ tiu kosmologio, ĉio estas devenigita el alio (la dioj el aliaj dioj, la tero el eroj diaj).
  4. La nomo Almagesto devenas el la araba kaj ŝuldas al la fakto ke, kiel nemalgranda parto de la sciencaj kaj filozofiaj dokumentoj de la greka kaj helenisma epokoj atingis dekomence Eŭropon pere de la arabaj tradukoj, kiuj estis siavice tradukitaj al la latina de, ekzemple, Gerardo el Kremono en la 12-a jarcento.
  5. Kosmogonie tiu sistemo faras la teron kaj ĉion eterna.
  6. Kosmogonie, ankaŭ Aristotelo kaj lia skolo imagis la teron kaj la materion eternaj.
  7. En la kazo de Giordano Bruno, kosmogonio ne havas sencon ĉar la mondo estas ĉiusence eterna.
  8. Kant, Critica della ragion pura, sez. 'Deduzione trascendentale dei concetti puri dell'intelletto'
  9. T.S.Kuhn, La rivoluzione copernicana, Einaudi
  10. Natacha Fabbri: Cosmologia e armonia in Kepler e Mersenne. Contrappunto a due voci sul tema dell'Harmonice Mundi, Firenze, Olschki, 2003.
  11. Kosmogonie parolante, tiuj kosmologoj atribuis la originon de la universo al kreiva ago de Dio startanta el nenio.
  12. La kosmogonio de Lemaître estas por elnenia kreiga ago de Dio.
  13. AA.VV. Da Archimede a Majorana: la fisica nel suo divenire. Atti del 26º Convegno nazionale di storia della fisica e dell'astronomia (Roma, 2006), Guaraldi, 2009, p.81
  14. Cfr. Gerald L. Schroeder, Genesi e Big Bang, Tropea ed., 1991

Bibliografio

Vidu ankaŭ