Kosmoobservado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astronomia lorno en la observatorio de Ondřejov

KosmoobservadoObservada astronomio estas fako de astronomio, kies celo estas kolekti informojn pri la astroj, ricevante ties radiadojn : lumon, radioondojn, Ikso-radiojn... sed ankaŭ kosmajn radiadojn, neŭtrinojn kaj (eble en estonteco) gravitajn ondojn.

La observado de kosmo permesas kolekti donitaĵojn, el kiuj la ĉiela mekaniko kaj la astrofiziko konstruas teoriojn pri la universo. Aliaj observadoj permesas ĉu pravigi, ĉu malpravigi la teoriojn.

Tia astronomio baziĝas sur la uzado de instrumentoj kiuj permesas:

La tera atmosfero estas ĝeno kontraŭ la kosmoobservado: ĝi estas maltravidebla al radiadoj, krom de tiuj la videbla spektro, kaj ĝiaj turbuloj malklarigas la bildojn de astroj. Por tio estas oportuna sendi kosmoteleskopojn kaj kosmosondilojn eksteren de la atmosfero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]