Kosmopero de scientologia doktrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kosmopero de scientologia doktrino
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Kosmopero estas la termino uzita de L. Ron Hubbard por priskribi la eksterterajn civilizaciojn kaj kosmarmeojn, pri kiuj temas multe da la doktrino de Scientologio. Hubbard diris, ke la nuntempa sciencfikcia subkampo pri kosmopero estas nur subkonscia rememorado pri efektivaj okazoj, kiuj okazis antaŭ milionoj, miliardoj, kaj eĉ multegaj dekiliardoj da jaroj.

Eble la plej fama el la kosmoperaj doktrinoj de Scientologio temas pri Ksenu, eksregisto de la Galaksia Konfederacio. Ksenu ordonis antaŭ 75 milionoj da jaroj, ke centoj da miliardoj da konfederacianoj estu paralizitaj kaj alportitaj al Tero (tiam konata kiel "Tiĝijak"), kaj tie metitaj ĉirkaŭ vulkanojn kaj eksplodigitaj hidrogen-bombe. Postmorte iliaj "tetanoj" (t.e. animoj) estis devigitaj rigardi 36 tagojn da "kolosaj" tridimensiaj filmoj.

Sed Ksenu estas nur malgranda parto (kvankam grava parteto) de la Scientologiaj kredoj je pratempaj kosmaj civilizacioj. Tiaj kredoj ekzistas ekde la komenco de Scientologio; Hubbard skribis kaj prelegis pri Helatrobus, Arslikus, kaj Espinolio dum la 1950-aj jaroj kaj pri Ksenu kaj la Galaksia Konfederacio dum la 1960-aj jaroj. Li priskribis multajn okazojn, kiam diablecaj kosmuloj cerbpurigis per enplantoj senhelpajn estulojn, kaj kiam Tero mem invadiĝis elkosme.

La tuta tempo-trako[redakti | redakti fonton]

Laŭ scientologia doktrino, ĉies "tetano" (angle thetan el greka litero theta (teto) plus sufikso an (ano); tetano pli malpli temas pri "animo") eterne vivas, kaj ĉiu jam vivas dum almenaŭ pluraj triiliardoj da dekiliardoj da jaroj. Pri ĉi tiu longega sperto, nepre nenion oni povas vere forgesi -- la tetano nur mispensas, ke ties plurdekiliardjara sperto estas forgesita. La tutan sinsekvon de ies memorbildojn tra la jardekiliardoj oni nomas "la tuta tempo-trako" (angle the Whole Track), kaj la principa celo de Scientologio kaj Dianetiko (angle Dianetics) estas malkaŝi per elektropsiĥo-mezurilo (mallonge e-mezurilo, angle electropsychometerE-meter) la subkonsciajn memorojn de la tuta trako -- tiel "viŝante" ĝian psiĥan malhelpadon. Hubbard kredis, ke sen la subkonscia influo de plurduilionjaraĝaj traŭmoj, la tetano povus reveni al sia natura dieca stato -- la stato de Faranta Tetano (angle Operating Thetan aŭ OT).

La tuta trako temas pri la aventuroj de la tetanoj tra la longega historio de kosmaj civilizacioj, vivtempo post vivtempo. Plejparte tiuj aventuroj rilatas al falsaj memoroj, kiujn kosmuloj "enplantis" (angle implanted) en la menson de ĉiu tetano en la universo. Hubbard ofte prelegis, skribis, kaj parolis pri enplantoj kaj la tuta trako.

Resumo de la historio de la tetano[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭ 70 triiliard-dekiliardoj (7×1085) da jaroj, la Enplanto de la Rakonto pri Kreado enplantiĝis
  • Antaŭ almenaŭ 40 okilionoj (4×1049) da jaroj, la Marĉa Enplantoj enplantiĝis
  • Antaŭ almenaŭ 83 sesilionoj (8,3×1037) da jaroj la Ursaj Celoj enplantiĝis
  • Antaŭ 89 kvariliardoj (8,9×1025) da jaroj, la Gorilaj Celoj enplantiĝis
  • Antaŭ almenaŭ 110 kvarilionoj (1,1×1026) da jaroj, nekonata speco de kosmuloj enplantis la Celoj pri Nevideblaj Bildoj
  • Antaŭ almenaŭ 370 kvarilionoj (3,7×1026) da jaroj, la Celoj de Nigraj Tetanoj enplantiĝis
  • Antaŭ 4 duiliardoj (4×1015) da jaroj okazis Okazo Unu (t.e. tetanoj eniras la "nunan universon" kaj ricevas enplanton)
  • Antaŭ almenaŭ 216 duilionoj da jaroj, la Aviadilpordaj Celoj enplantiĝis
  • Antaŭ almenaŭ 80 duilionoj da jaroj, fondiĝis la Galaksia Konfederacio laŭ la prelego "Organizo-tabelo kaj vivanteco" ("Organization Table and Livingness")
  • Antaŭ almenaŭ 52 duilionoj da jaroj, la Helatrobusa registaro fondiĝis kaj komencis enplanti la Helatrobusajn Enplantojn
  • Antaŭ 43,9 duilionoj da jaroj, enplantiĝis la Enplanto de Ĉielo
  • Antaŭ 38 duilionoj da jaroj, la civilizacio Helatrobus detruiĝis
  • Antaŭ 95 milionoj da jaroj, la Galaksia Konfederacio fondiĝis laŭ la OT3 dokumentoj
  • Antaŭ 75 milionoj da jaroj, okazis Okazo Du (t.e. la afero pri Ksenu)
  • Antaŭ 60 milionoj da jaroj, venis la 1-a Invadinta Kosmarmeo en la Sunsistemon
  • Antaŭ 50 milionoj da jaroj, okazis la Okazo de la Korpkonstruanto
  • Antaŭ 3 milionoj da jaroj, venis la 2-a Invadinta Kosmarmeo en la Sunsistemon
  • Antaŭ "malmultaj" centmiloj da jaroj, fondiĝis la Espinol-Konfederacio
  • Antaŭ 200 mil jaroj la Markaba Konfederacio fondiĝis kaj komencis enplanti la Trajnajn Celojn
  • Je la 6235-a jaro A.K., la 5-a Invadinta Kosmarmeo invadis la sunsistemon, sed estis venkita de la 4-a
  • Je la 1150-a jaro P.K., la Espinoloj forlasis la Sunsistemon

Okazo Unu[redakti | redakti fonton]

Hubbard kredis, ke la "nuna universo" ne estas la unua. Antaŭ longege, tetanoj estis potencegaj, eĉ diecaj estuloj (t.e. Farantaj Tetanoj aŭ OT-oj). Ĉi tiun universon (la universon de maso, energio, spaco, kaj tempo, aŭ "MEST" mallonge) oni kreis kiel kaptilon aŭ malliberejon por tetanoj. Okazo Unu estas la ŝlosilo de la universo de MEST. Tiu estas la enplanto (angle implant), kiun ĉiu ricevis dum sia eniro en la universon. La enplanto enhavas i.a. laŭtan klakadon, ĉaron, kaj trumpetantan kerubon (laŭ "kurso OT3").

Kosmaj Civilizacioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Hubbard, la ĉi sekvaj civilizacioj ekzistis historie kaj kelkaj plu ekzistas hodiaŭ.

Arslikus[redakti | redakti fonton]

Arslikus (angle Arslycus) estis tre antikva civilizacio, kiu troviĝis tute kosme anstataŭ planede. Ĝi ekzistis antaŭ la formiĝado de la steloj kaj planedoj, kaj disfalis, kiam unu el siaj sklavoj "subite elpensis la grandan ideon de maso" kaj la leĝon de gravito, tiel kaŭzante la formiĝadon de "ĉiaj steloj, planedoj, kaj la plej mirinda aro de aferoj". La civilizacio de Arslikus ne travivis tion.

Arslikus estas plej memorinda pro siaj tre tedaj sklavlaboroj, kiel ekzemple devigite fari nenion krom konstante glazuri brikojn dum "dek mil vivoj en Arslikus averaĝe". Citoj estas el la prelegaro Philadelphia Doctorate Course (Doktora Kurso Filadelfie) je 1952.

Espinol[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiun civilizacion Hubbard diverse nomis la "Espinol-Konfederacio", la "Unuiĝintaj Steloj de Espinol", kaj "la Espinolaj Unuiĝintaj Lunoj, Planedoj, kaj Asteroidoj: Ĉi Tiu Kvartalo de la Universo Estas Nia", ĝia oficala tuta nomo.

Espinolio estis fondita antaŭ "nur" malmultaj centmiloj da jaroj, kaj ankoraŭ ekzistas. La planedoj de nia Suno (tiam konata kiel "Stelo 12") estis antaŭe parto de Espinolio ĝis la jaro 1150-a P.K., kiam la Espinoloj de Marso "estis forigitaj kaj malaperis". Tamen, laŭ komentoj en la prelego Organization and Ethics ("Organizo kaj etiko") je la 18-a de majo 1965, ŝajnas ke Tero kaj la aliaj planedoj ĉi stelsisteme estas ankoraŭ "oficiale" parto de Espinolio, kaj laŭ la prelego The Free Being ("La libera estulo"), la Espinoloj uzas Teron kiel ian rubejon por krimemaj tetanoj.

La Galaksia Konfederacio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa Artikolo: Ksenu

La fifama imperiio de Ksenu, kies diablecan entreprenon de amasmurdo la sekreta "kurso OT3" priskribas. La Galaksia Konfederacio ampleksis aŭ 26 aŭ 21 steloj, plus ties 76 planedoj. Ksenu "solvis la problemon de tro multa popolo" per la zorge planitaj murdoj de pli ol cent miliardoj da konfederacianoj. Ĉi tio okazis en la vulkanoj de Tero (tiam konata kiel "Tiĝijak"), kie la paralizitaj miliardoj estis malŝarĝitaj el kosmo-aviadiloj kaj mortigitaj amase per hidrogen-bomboj. Postmorte la tetanoj de la murditoj devis ankaŭ rigardi 36 tagojn da tridimensiaj filmoj pri Dio, la Diablo, helikopteroj, ktp, kaj tial de tiam ĝis hodiaŭ ili adheras po pluraj mil al la korpo de ĉiu vivanto Tere.

La "Lojalaj Oficistoj" de la Konfederacio venkis Ksenun post 6 jaroj da milito.

La jaro, kiam la Konfederacio fondiĝis, ne estas certa. Laŭ OT3 ĝi estis "fondita antaŭ 95 milionoj da jaroj, tre kosmopere", sed laŭ la prelego "Organizo-tabelo kaj Vivanteco", la Galaksia Konfederacio "daŭris 80 duilionoj" da jaroj (kio ŝajne estas multe pli "kosmopere"). Eble tiu lasta temas pri iu alia Galaksia Konfederacio.

Hodiaŭ la Konfederacio ankoraŭ ekzistas iaforme, sed "la loko estas dezerto ĉiam poste" (kurso OT3). Ksenu ankaŭ ankoraŭ vivas aliplanede en monta malliberejo.

La Eklezio de Scientologio intence modelas sin laŭ la Galaksia Konfederacio. La simbolo de la Marorganizaĵo, laŭro-krono kun stelo, estis la simbolo de la Lojalaj Oficistoj (laŭ la Technical Dictionary of Dianetics and Scientology: "Teĥnika vortaro pri Dianetiko kaj Scientologio"). La "Organizo-Tabelo" de Scientologio estas surbaze de tiu de la Konfederacio (laŭ prelego Organization Table and Livingness: "Organizo-tabelo kaj Vivanteco"). Kaj la fama vulkano, kiu ornamas la kovrilon de la libro Dianetics: the Modern Science of Mental Health ("Dianetiko: La Moderna Scienco de Mensa Sano"), uziĝas pro la bombado de la vulkanoj de Tero (prelego Assists: "Helpoj").

Helatrobus[redakti | redakti fonton]

La Helatrobusanoj estis konata pro sia simbolo, orkolora kruco, per kiu ili ornamis siajn aviadilojn. Malgraŭ ke la "interplaneda nacio" de Helatrobus estis eta kaj "neniam fariĝis io grava" ("Stato de OT" prelego), la Helatrobusanoj sukcese enplantis en ĉiun multajn enplantojn.

La Helatrobusanoj enplantis enplantojn pri i.a. parolantaj oranĝkoloraj bomboj kaj parolantaj radiadaj Magelanaj Nuboj antaŭ almenaŭ 52 duilionoj da jaroj -- la tiel nomatajn Helatrobusajn Enplantojn. Multajn duilionojn da jaroj poste ili ankaŭ enplantis la Enplanton de Ĉielo.

Helatrobus detruiĝis antaŭ 38 duilionoj da jaroj -- preskaŭ 6 duilionojn da jaroj post la okazo de la Enplanto de Ĉielo kaj proksimume 14 duilionojn post la fondiĝo de la interplaneda Helatrobusa registaro.

La Enplanto de Ĉielo[redakti | redakti fonton]

La Enplanto de Ĉielo enplantiĝis antaŭ 43,9 duilionoj da jaroj, kaj estas priskribita de la HCOB (Bulteno el la Komunikado-ofico de Hubbard) nomata "Ĉielo". Ĉi tiu enplanto ampleksas du sinsekvojn da enplantoj. En la unua sinsekvo, Ĉielo estas tre agrabla, kaj ja similas la parkon "Busch-Ĝardeno" en Pasadeno, Kalifornie. Ĉi tie troviĝas gipsaj sanktuloj kaj marmoraj anĝeloj, kaj Ĉielo ankaŭ enhavas urbon kun trolebusoj, stratoj, heĝoj, trajntrako, konstruaĵoj, pensiono, drinkejeto, kaj eĉ banko. Ankaŭ Ĉielo havas "enplantskatolojn" -- enplantojn en la enplanto.

La dua enplant-sinsekvo okazis pli ol duilionoj da jaroj post la unua. Ĉi tiam Ĉielo estas malagrabla kaj aĉa, kaj la sanktuloj kaj anĝeloj ne plu troviĝas ĉi tie. Jen la pli malfrua "Ĉielo":

La loko ŝajnis havi homojn en ĝi. Sed ĉiuj ĉi estas pupoj. Tiuj ŝajnas radiadaj. Tuŝi ilin dolorigas. Neniom da vivantaj estuloj. Sed tiuj pupoj, kiuj aspektas kiel homoj, faras subitajn, ripetadajn agojn inter longaj haltoj. En la "subetaĝo" troviĝas tiaj pupoj funkciigante maŝinaron.
La pensiono je la efektiva komenco havas pupajn gastojn kaj pensionistinon en kimono kaj ŝalo, legante ĵurnalon.
Troviĝas nek diablojn, nek satanojn, ke mi vidis.
Jen pasaĝero eniras trolebuson. "Laboristo" ĉe la mezo de la unua ŝtuparo malsupren al Forgesi "manĝas tagmanĝon". Kaj en Esti-en-Ĉielo ĝardenisto aŭ elektristo alĝustigas enplantskatolon malantaŭ heĝo kaj periode saltas kaj krias.
- "Ĉielo", HCOB je 11-a de majo 1963.

Hubbard diris, ke ĉiom da la kredoj de la "malnovaj religioj" (inkluzive de Kristanismo) estas tute pro ĉi tia enplanto. Jesuo kiel bebo en la brakoj de Maria estas nur bildo el la Enplanto de Ĉielo.

La Hojpoloj[redakti | redakti fonton]

Prapratempe la planedo Helatrobus ankaŭ ŝajne estis la hejmo de alia, eĉ pli frua civilizacio. Tiuj, la Hojpoloj (angle Hoipolloi), portis rozkolore kaj blanke striitajn kostumojn de karnavalistoj kiel uniformojn kaj faris per "blovegadoj el pura elektro kaj eksplodoj" la Enplanton de Gorilaj Celoj (bulteno Method 3N: Linegraphs: "Metodo 3N: Lingrafikaĵo" je la 14-a de julio 1963).

Ĉi tiu enplanto okazis antaŭ 89 kvarilionoj (kvariliono = 1024) da jaroj, kaj ĝi temas pri goriloj (realaj kaj meĥanikaj), simioj, kaj karnivalveturiloj -- ekzemple ondaj fervojoj kaj amuzpark-radegoj -- kelkaj el kiuj enhavis vivajn elefantojn kiel partojn de sia maŝinaro. La "Celoj" estas hipnotaj ordonoj, ekzemple ke oni "finiĝu", "mortu", "dormu", "estu solido", ktp. Tetanoj kredas (erare), ke ili povas (kaj ja devas) dormi, morti, ktp, nur pro tia enplanto.

La Fratoj de la Urso[redakti | redakti fonton]

La grupo konata kiel la Fratoj de la Urso estis la "prauloj de la Hojpoloj". Ties enplanto, nome la Enplanto de Ursaj Celoj (ankaŭ priskribita en bulteno "Metodo 3N: Lingrafikaĵo"), tre similas la Enplanton de Gorilaj Celoj, krom ke ursoj (realaj kaj meĥanikaj) uziĝis anstataŭ goriloj. Ĝi enhavas la samajn ordonojn.

Ĉi tio okazis antaŭ longtempe -- almenaŭ 83 sesilionojn (8,3×1037) da jaroj.

Himalajo kiel vidita el kosmo -- ĉi tie batalis kosmarmeoj

Invadintaj Kosmarmeoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Hubbard, pluraj kosmarmeoj pasintece invadis ĉi tiun Sunsistemon, kaj restas ĉi tie eĉ hodiaŭ. Tiujn invadintojn (angle Invader Forces) Hubbard priskribis en sia prelego The Role of Earth ("La rolo de tero") je 1953.

La 5-a Invadinta Kosmarmeo alvenis ĉi tie antaŭ relative mallonge -- ĉirkaŭ 8200 jaroj -- kaj renomis la Sunsistemon "Kosmostacio 33". Sed ili ne sciis, ke kvar aliaj Invandintaj Kosmarmeoj jam loĝas ĉi tie. La kvara kaj la kvina kosmarmeoj batalis proksime al la Ĥajbera pasejo en la Himalaja montaro. La 4-a kosmarmeo venkis la batalionon, kiun la 5-a sendis al Tero, kaptis iliajn tetanojn, alportis tiujn al Marso, kaj tie enplantis ilin. La tiel enplantitaj tetanoj renaskiĝis Tere, kaj tiujn oni povas distingi per ilia kredo, ke ili estas "tre strangaj insektecaj estuloj kun nepenseble teruraj manoj" (libro Scientology 8-8008).

La ceteraj el la 5-a kosmarmeo retiris al Venuso kaj ankoraŭ regas super la indiĝenaj Venusanoj hodiaŭ. La 4-a restas Marse kaj "havas grandegan sekretan entreprenon" (laŭ "La rolo de tero"). La aliaj tri kosmarmeoj restas ĉi tie ankaŭ (Teĥnika vortaro pri Dianetiko kaj Scientologio)

Tre stranga entrepreno de la invadintoj estas "korpoj lombardaj" (angle bodies in pawn). Kiam tetano enplantiĝas ĉi tiel, ke ĝi duoniĝas -- unu duono restante en malkonscia korpo kaj la alia renaskiĝante aliloke -- la renaskiĝantan duonon oni povas subkonscie influi tra ĝia alia duono. Tion oni nomas "korpo lombarda". Se iu sonĝas pri ŝvebante en cilindra vitra ujo plena de verdaj kemiaĵoj, tiu eble havas lombardan korpon. Eblas havi pli ol unu korpojn lombardajn. (prelego Research and Discovery Series, Number 10: "Serio pri Esplorado kaj Malkaŝado, Numero 10")

Aldone al la kvin invadintaj kosmarmeoj ekzistas invadonta kosmarmeo, kiu aperos post pluraj milionoj da jaroj (Teĥnika vortaro pri Dianetiko kaj Scientologio).

Markab[redakti | redakti fonton]

La Markab-Konfederacio (angle Marcab Confederation) estas unu el la plej potencaj civilizacioj ankoraŭ aktivaj. Ĝi formiĝis antaŭ 200 mil jaroj "el la fragmentoj de pli fruaj civilizacioj". La Markaboj portas fedoro-ĉapelojn kaj komerco-kompletojn, kaj havas aŭtojn, telefonojn, kaj kosmoŝipojn. Ili punas per "morto eterna" erarojn de enspezimposto. Ilia "iom dekadenca" civilizacio tre similas Usonon (prelego Auditing Comm Cycles: "Komunikado-cikloj de Aŭdumado").

La ĉefstelo de Markabio estas "unu el la vosto-steloj de la Granda Ursino", verŝajne Alkajdo, kiu estas stelo 108 lumjarojn malproksima al Tero. La Markaboj antaŭe regis super Tero, sed perdis ĝin pro "milito kaj aliaj aferoj".

Markaboj tre ŝatas aŭtosporton. Iliaj aŭtoj povas veturi po 275 mejloj por horo (po 443 kilometroj por horo), kaj la aŭtosport-hipodromoj estas minbaritaj per atombomboj (laŭ la prelego "Kreu kaj Alfrontu"). Hubbard ofte rakontis pri siaj multaj antaŭaj vivoj, dum kiuj li estis Markaba aŭtosport-piloto.

La Markaboj ankaŭ enplantis "Trajnajn Celojn" dum de la komenco de sia civilizacio ĝis antaŭ malmultaj jarcentoj. La tetano inter morto kaj renaskiĝo metiĝis en grandan trajnon kaj ricevis enplanton kun ordonoj kiel ekzemple, "revenu ĉi tien plu", "neniam revenu", "iru for", "vi devas reveni", "ĉi tio okazis al vi hieraŭ, morgaŭ, nun", "vi ne scias, kiam ĉi tio okazis", "ĉi tio okazis antaŭ semajnoj, antaŭ jaroj", ktp.

La Markaboj (simile al la Espinoloj) uzas Teron kiel ian rubejon por krimemaj tetanoj.