Skafandro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kosmovesto)
Ed White testas novan umbilikan kosmoveston en 1965
Kosmovesto uzata dum Apollo-misioj al la Luno

Skafandro estas kompleksa sistemo el vestaĵoj, ekipaĵoj kaj vivtenaj sistemoj fasonita por vivteni homon en la danĝera kosma medio. Oni uzas ilin dum la eksterveturilaj agadoj ekster la kosmoveturiloj orbitantaj la Teron kaj dum la reeniroj, kaj estis uzataj por promeni kaj veturi sur la Luno per la veturilo Lunar Rover .

Tipoj de skafandroj[redakti | redakti fonton]

Kosmovestoj[redakti | redakti fonton]

Kosmovesto devas plenumi multajn celojn por vivteni homon sekure kaj komforte en la kosmo, inter ili:

  • Ĝi devas teni stabilan internan premon. Ĝi povas esti malpli alta ol tiu de la Tero, kaj pro tio ne estas bozonate ke ĝi enhavu nitrogenon. Tio donas al la kosmonaŭto pli da moveblo, sed ankaŭ pro tio la kosmonaŭto, antaŭ ol eliri, devas pasigi iom da tempo spirante puran oksigenon por eviti malpresurizadan sindromon.
  • Ĝi devas ebligi facilan movadon. La moveblo rilatas inverse al la premo kaj ankaŭ rilatas al la desegno de la juntaĵoj.
  • Ĝi devas provizi spireblan oksigenon.
  • Ĝi devas kontroli la temperaturon. Ĉar la temperaturo ŝanĝas multege en la kosmo, la kosmovestoj estas tre bone izolitaj por teni konstantan temperaturon.
  • Ĝi devas protekti la homon kontraŭ ultraviola radiado.
  • Ĝi devas protekti la homon kontraŭ la kolizioj de etaj eroj.
  • Ĝi devas provizi komunikadan sistemon.

Subakviga skafandro[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝirmas skafandriston antaŭ alta premo en profundaĵoj kaj donas la aeron por spiri.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]