Kosova Liberiga Armeo
El Vikipedio
La Kosova Liberiga Armeo (albane Ushtria Çlirimtare e Kosovës, mallongigite UÇK [ˌuː.ʧeːˈkaː]) estis albana kvazaŭarmea organizaĵo batalinta por la ŝtata sendependiĝo de Kosovo.
La organizaĵo ekestis en 1994, kaj publike ĝi unuafoje videbliĝis en 1996. Ĝia politika celo estis atingo de sendependa ŝtato Kosovo per armea batalado. Iuj anoj de la organizaĵo tiucele ankaŭ alstrebis la ŝtatan unuiĝon de ĉiuj plimulte de albanoj loĝataj regionoj de Serbio, Makedonio, Montenegro kaj Grekio kun la "patrolando" Albanio. Kunfondinto kaj unua estro ĝis ties morto en 1998 estis Adem Jashari, poste ĝis la malfondo de la organizaĵo en 1999 ĝin estris Hashim Thaçi.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Andreas Heinemann-Grüder kaj Wolf-Christian Paes: The Mobilization and Demobilization of the Kosovo Liberation Army (la mobilizo kaj malmobilizo de la Kosova Liberiga Armeo), Bonno 2001, esploraĵo de la germania fondaĵo Friedrich-Naumann, eldonita de la Bonn International Conversion Center (PDF-dosiero, angle)
- artikolaro de la Usona Esplora Instituto pri Strategiaj Temoj (The Strategic Issues Research Institute of the United States, same angle) pri la financado de la Kosova Liberiga Armeo