Kossuth-blazono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kossuth-blazono

La Kossuth-blazono [Koŝut] estas varianto de la hungara nacia blazono, sur kiu ne aperas la hungara krono kaj kies formo - anstataŭ la kutima rektaflanka ŝildo - estas konkave arkigita flanke kaj supre.

Ĝi anstataŭis la kronan blazonon la 16-an de aprilo 1849, tiel oni nomas la blazonon post la tiama guberniestro-prezidento Lajos Kossuth. Ekde tiam oni uzis sur flagoj de patrujdefenda armeo, super kiu oni brodis glavon en laŭra florkrono.

Ĝi estis ekde novembro de 1918 ĝis aŭgusto de 1919 oficiala ŝtata blazono. (La hungara konsilantaro (1919) ne decidis pri la blazonuzo). Ĝi estis denove oficiala inter 1946-49 kaj dum la hungara revolucio de 1956.

En 1990 okazis akraj politikaj diskutoj pri la nova oficiala blazono (post la komunista) La nova demokratie elektita parlamento (kun dekstra plimulto) decidis pri alia kun-krona blazono.

Blazon-priskribo

fendita, 1) okpece trabumita el gorĝo kaj argento (kiu estas tiu de "Malnova Hungario"); 2) el gorĝo, kun patriarka kruco elkreskanta el krono, ambaŭ el arĝento, instalita ĉe la supro de trimonto el sinoplo (kiu estas tiu de "Nova Hungario").
Notu ke le skulptita ŝildo ĉi-apude ne tute respondas al la oficiala priskribo, ĝi bildigas tri trabojn anstataŭ la trabumita kampo.

ankaŭ koloraj fotoj