Kostariko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kostarika Respubliko
República de Costa Rica

Flago de Kostariko

Blazono de Kostariko

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional de Costa Rica
Nacia Himno de Kostariko
Situo
suverena ŝtatolando • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo San-Joseo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo, Boruca, Guaymí, Maléku, Cabécar, bribria lingvo, kostarika signolingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo
protestantismo
Areo 51,100 km²
- % de akvo 0,7 %
Loĝantaro 4.133.884 (2007) (2022)
Loĝdenso 85 loĝ./km²
Horzono -6
Interreta domajno cr
Landokodo CR
Telefona kodo 506
Plej alta punkto Cerro Chirripó
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Luis Guillermo Solís
Ĉefministro Rodrigo Chaves Robles
Nacia tago 15-a de septembro
Sendependiĝo disde Hispanio 15-a de septembro 1821
Ekonomio
Valuto kolumbo (CRC)
MEP laŭ 2006
– suma $45,77 miliardoj
– pokapa $ 10.300
Esperanto-movado
Landa E-asocio Kostarika Esperanto-Asocio
vdr

Kostariko (hispane: Costa Rica) estas lando en Centra Ameriko. Ĝi havas landlimojn norde kun Nikaragvo, sudoriente kun Panamo, oriente ĝia teritorio estas banata de Karibio kaj okcidente de la Pacifiko. La ĉefurbo, kultura kaj politika centro, estas San-Joseo. La oficiala lingvo estas la hispana.

Kostariko, unu el la demokratioj plej konsolidataj de Ameriko, ade havas bonan politikan stabilecon, malgraŭ la ekonomiaj kaj sociaj malfacilaĵoj de la lastaj du jardekoj. Kostariko ricevis mondan agnoskadon ĉar ĝi fariĝis la unua lando de la mondo kiu nuligis la armeon la 1-a de decembro 1948. Ĝia homa disvolviĝo, estas unu el la plej bonaj en Latinameriko, kaj situigas ĝin en la kvara pozicio post Argentino, Ĉilio kaj Urugvajo. Kostariko okupas la kvinan lokon mondskale laŭ la preservado de la naturmedio en 2008. Inter la landoj de Latinameriko, Kostariko estas la unua laŭ konkurenco pri vojaĝoj kaj turismo kaj la 42a je monda skalo.

Historio

Antaŭkolumba epoko

La loĝantaro de la nuna Kostariko formis parton de meza areo situanta inter la kulturaj centrameri kaj sudamerikaj regionoj. Kelkaj historiistoj inkluzivigas la areon de la nuna suda kaj atlantika regionoj de la lando kiel sudamerika influo, pro la prezenco de grupoj kiuj parolas la ĉibĉan lingvon.

Ĝenerale, la homa loĝado en tiu ĉi teritorio ne oftis kaj ĝi ne posedas pro tio majestajn konstruaĵojn kaj infrastrukturojn kiaj la antaŭkolumbaj urboj de MeksikoPeruo; tamen ĝi funkciis kiel kultura ponto inter la sudo kaj nordo de la kontinento, favorigante la disvolviĝon de manartaĵoj kaj keramikaĵoj.

Kolonio

La indiĝena loĝantaro, kiu ĉiam estis malabunda, malpliiĝis pro la konkerbataloj, malsanoj alportitaj el Eŭropo kaj la sklava subpremado al la indiĝenoj, kiam ili estis venditaj en la haveno de Portobelo kaj Peruo.

La malabundo de laboristoj, la limigataj minejaj rimedoj, la malproksimeco de la Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo kaj la neregulaĵoj de la tereno kiu formas la plejparton de la Centra Valo (la plej fruktodona de la lando) malakcelis rapidan koloniigon de la teritorio kaj ĝi devis konfronti la gravajn ekonomiajn problemojn por efektivigi ĝin. Tial, Kostariko estis la plej malriĉa provinco de Nova Hispanio. La provinca ĉefurbo troviĝis en Cartago.

Multaj esploristoj, inter ili Carlos Gagini kaj Roberto Brenes Mesén, asertas ke parto de la nacia idiozinkracio formiĝis dum tiu ĉi epoko, kie la materia mankohavo estis komuna por ĉiuj kaj pro manko de sklavoj, ende la provincestro ĝis la plej malriĉa kamparano devis zorgi por la ĉiutaga survivado de la familio, tio kondiĉis la kreadon de egaleca socio.

Malgraŭ tio, novaj esplorlaboraĵoj demonstras ke dum la kolinia Kostariko kaj speciale ende la 17-a jarcento, la socio ekdividiĝas per diversaj sociaj kastoj, kun komerca kaj laŭtenata elito kiuj regis laŭ iliaj kapricoj la ekonomion kaj internan politikon de la lando.

Sendependiĝo

La landa sendependeco disde la Hispana Imperio estis dekretata en 1821 de la kvin ŝtatoj de Centra Ameriko. Post necertaj momentoj pri la regado de la lando, al la konservativaj regantoj de Gvatemalo ŝatis la ideon aneksiĝi al la Meksika Imperio de Agustín de Iturbide, sed la centramerikaj liberaluloj oponiĝis, tial meksika armeo sub la gvidado de la Generalo Vicente Filisola okupis la urbon Gvatemalo. Tiu unuiĝo estis tiom mallonga kiel la imperio mem.

Post ricevo de la sendependeco kune kun la gefrataj nacioj, kaj post la fiaska eksperimento de la Meksika Imperio, Kostariko iĝis membro de la Centramerika Federacia Respubliko (Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko) kune al Gvatemalo, Salvadoro, Honduro kaj Nikaragvo. Tiu historia unuiĝo disiĝis en 1842.

Politik-administra divido

La meritoria divido de Kostariko konsistas sep provincoj subdividataj en 81 kantonoj kaj ĉi lastaj, en 463 distriktoj.

Provincoj de Kostariko
  Provinco Ĉefurbo Kantonoj Distriktoj Areo (km²) Loĝantaro*
1 Alajuela Alajuela 15 108 9.757,53 716.286
2 Cartago Cartago 8 48 3.124,67 432.395
3 Guanacaste Liberia 11 59 10.140,71 264.238
4 Heredia Heredia 10 46 2.656,98 354.732
5 Limón Limón 6 27 9.188,52 389.295
6 Puntarenas Puntarenas 11 57 11.265,69 357.483
7 San-Joseo San-Joseo 20 118 4.965,90 1.345.750

* Censo de la jaro 2000


Geografio

Mapo de Kostariko

Kostariko havas landlimojn norde kun Nikaragvo, sudoriente kun Panamo, oriente kun Karibio kaj occidente kun Pacifiko. La Kokos-insulo, en Pacifico apartenas al ĝi..

La terlimoj de Kostariko estas difinataj kun Nikaragvo per la Traktato Cañas-Jerez de 1858 kaj la Traktato Laudo Cleveland de1888, kaj kun Panamo per la Traktato Echandi-Fernández de 1941. La marlimoj kun Kolombio estas difinataj en la Tratato Facio-Fernández de 1977 kaj la Traktato Gutiérrez-Lloreda de 1984, kun Ekvadoro en la Traktato Gutiérrez-Terán de 1985 kaj kun Panamo en la Tratato Calderón-Ozores de 1980.

Ekonomio

La mikroprocesora fabrikejo de Intel en Kostariko generas 20% de la naciaj eksportaĵoj, kaj 4.9% de la landa MEP.
La Nacia Parko kie troviĝas la vulkano Poás, estas unu el la plej ŝatataj lokoj por la internacia turismo.

Kostariko suferis gravan evoluon de sia ekonomio, kiu transiris de eminente terkultiva ekonomio al la servoj.

Daŭre gravas la landaj enspezoj pro eksportado de tradiaj terkultivaĵoj i.a. platano, kafo, sukero, ĉokolado kaj ananaso. Elstaras la altkvalita kostarika kafproduktado kaj ĝia eksportado al la usona merkato kie estas tre valorata. Tamen, la enspezoj kiuj devenas el la eksportado de netradiciaj produktaĵoj kiaj la floroj – gradkvante superas la antaŭajn kaj la servo-sektoro multe kreskis dum la lastaj jaroj kreante pli ol 10 mil dungadojn.


Loĝantaro

Kostarika kolibrio

La plimulto de la loĝantaro loĝas en la Centra Valo kaj estas kunmetita de eŭropdevenuloj kaj indiĝenoj. Ĉi-lastaj estis kulture, lingve kaj ideologie asimilitaj de la koloniistoj; tio klarigas la preskaŭ tutan malaperon de la indiĝena influo en San-Joseo (kaj en la plimulto de la lando). Krome, estas facila la trovado de loĝantoj de aliaj latitudoj, speciale el Ĉinio. Ekzistas loĝantaro de enmigrintoj kaj politikaj rifuĝintoj, ĉefe rifuĝintoj el Kolombio (la plimulta rifuĝinta loĝantaro), kaj ekonomiaj enmigrintoj el Nikaragvo; ankaŭ ekzistas gravaj grupoj el argentinanoj kaj ĉilianoj. Ekde pluraj jaroj ekzistas emigradaj movoj de eŭropanoj kaj azianoj (ekzemple hispanoj, koreoj, nederlandanoj, usonanoj, japanoj, rusoj, svisoj kaj svedoj), kiuj estas allogataj de la lando pro ĝia stabila politika kaj ekonomia situacio kaj pro la alternativa vivstilo kaj milda klimato.

Kulturo

Ene de la Nacia Teatro de Kostariko.
Nacia Teatro de Kostariko .

La Ministerio de Kulturo kaj Junularo estas la faka institucio, kiu okupiĝas pri la kunordigado de la kultura vivo en la lando. La laborado kaj agado de la Ministerio subdividiĝas en Kulturo, Vidartoj, Sceneja Arto, Muziko, Kulturheredaĵo, Bibliotekoj, Lernejoj, kaj Junularo.

Ĝenerale, kvankam la Ministerio havas multajn iniciativojn, ili malfacile estas realigeblaj pro la manko de sufiĉaj rimedoj. Tamen menciindas la kvalito de kelkaj kulturprojektoj kiaj la Nacia Simfonia Orkestro de Kostariko kaj la Junulara Simfonia Orkestro.

Esperanto-movado

En 1953 fondiĝis Kostarika Esperanto-Asocio. Vidu apartan artikolon pri la Esperanto-movado en Kostariko.

Eksteraj ligiloj

Ĉiuj ligoj estas en la hispana :