Kostenec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kostenec · Костенец
la loka biblioteko
la loka biblioteko
la loka biblioteko
komunumo en Bulgario
Administrado
Ŝtato  Bulgario
Provinco provinco Sofio
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 368  (2015) [+]
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 23° 50′ O (mapo)42.3166666723.83333333Koordinatoj: 42° 19′ N, 23° 50′ O (mapo) [+]
Alto 515 m [+]
Areo 302 km² (30 200 ha) [+]
Kostenec · Костенец (Bulgario)
Kostenec · Костенец (Bulgario)
DEC
Kostenec · Костенец
Kostenec · Костенец
Situo de Kostenec · Костенец

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kostenets [+]
vdr

Kostenec (origine bulgare en cirila alfabeto Костенец), estas komunumo en sudokcidenta Bulgario, kaj samtempe la nomo ankaŭ signas urbon kaj aldone vilaĝon (unu el la plej grandaj vilaĝoj en Bulgario) ene de la komunumo. La komunumo situas ĉirkaŭ 76 km sudoriente de Sofio, kaj ĉirkaŭ 80 km nordokcidente de Plovdiv, inter tiuj du urboj. Ĝi estas parto de la provinco Sofio. Laŭ la stato de 2015 en la komunumo vivis 12 368 loĝantoj sur areo de 302 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 41 loĝantoj/km².

kirko ĉefanĝelo Miĥaelo en la vilaĝo Kostenec

Situo[redakti | redakti fonton]

Kostenec troviĝas en la piedo de la montaro Rila, 35 kilometrojn oriente de Borovec. La supermara alteco varias de 650 m en la norda ĝis 725 m en la suda parto. La apudeco de tuteŭropa transporta koridoro 8 kun la fervojo Sofio - Plovdiv kaj aŭtovojo estas bonaj kondiĉoj por evoluo de turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas supozata, ke la areo unue estis loĝata de la traka tribo besoj ĉirkaŭ la 2-a jarcento antaŭ nia erao. Dum arkeologiaj esploroj sur la holmo "Gorna Ĉerkva" (Горна Черква), okcidente de la vilaĝo estis trovitaj restaĵoj de malnova fuorto kaj ankaŭ restaĵoj de malnova kristana preĝejo de la kvina jarcento. Estis trovitaj ankaŭ romaj, bizancaj kaj malnovbulgaraj moneroj. La nomo Kostenec aperis multe poste. Laŭ la legendo ĝi devenas de la ostoj, kun kiuj estis kovrata la kampo post la multnombraj bataloj. Post la konstruado de la fuorto en Kostenec, la romianoj konstruis vojon de la fuorto Gigen sur Danubo ĝis Tesaloniko. 13 kilometrojn for de la vilaĝo Kostenec je la 17-a de aŭgusto de la jaro 986 okazis la fama batalo inter la armeo de caro Samuilo kaj tiu de la bizanca reĝo Basileios la dua.

akvofalo proksime de la vilaĝo Kostenec

Kulturaj kaj naturaj rimarkindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 3 kilometroj sude de vilaĝo Kostenec troviĝas la Kosteneca akvofalo, priskribita de Ivan Vazov en la poemaro "Kion la monto kantas" („Какво пее планината“, Kakvo pee planinata) kaj la vojverko "Kostenec - vojaj [aŭ vojaĝaj] rimarkoj" („Костенец - пътни бележки“, Kostenec - patni beleĵki).

Tradiciaj okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

  • Georgi Rusev — bulgara teatra kaj kina aktoro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]