Kostis Palamas
| Kostis Palamas | ||
|---|---|---|
| Dato de naskiĝo | 13-an de januaro 1859 | |
| Loko de naskiĝo | Patraso, Grekio | |
| Dato de morto | 27-an de februaro 1943 | |
| Loko de morto | Ateno, Grekio | |
| Nacieco | greko | |
| Sukcesis kiel | verkisto | |
Kostis Palamas (greke:Κωστής Παλαμάς, 13a Januaro 1859 - 27a Februaro 1943) estis greka verkisto kaj poeto.
Li estis la greka poeto kiu skribis la versojn por la Olimpia Himno. Li estis ĉefulo de la Greka literatura generacio de la 1880aj jaroj kaj unu el la kunfondulo de la tiel nomita Nova Atena Skolo (aŭ Skolo de Palamas, aŭ Dua Atena Skolo) kune kun Georgios Drosinis, Nikos Kampas, Ioanis Polemis.
Biografio [redakti]
Li naskiĝis en Patraso, sed li ricevis sian bazan kaj mezan edukadon en Misolongi. Dum la 1880, li laboris kiel ĵurnalisto. Li aperigis sian unuan kolekton de versoj, la "Kantoj de mia Hejmo", en 1886. Li tenis administracian postenon ĉe la Universitato de Ateno inter 1897 kaj 1926, kaj mortis dum la Germana okupacio de Grekio dum la Dua Mondmilito. Lia funebra soleno estis ĉefa evento de la Greka rezistado: la funebra poemo kiun komponis kaj deklamis la samranga poeto Angelos Sikelianos ekstarigis la funebrantojn kaj finiĝis per granda kolera manifestacio de 100,000 homoj kontraŭ la Naciisma okupo.