Kotešová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kotešová
hungare: Kotessó
municipo
Oficiala nomo: Kotešová
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Bytča
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horné Považie
Riveroj Váh, Vaha kanalo
Situo Kotešová
 - alteco 343 m s. m.
 - koordinatoj 49° 14′ 28″ N 18° 35′ 50″ O / 49.24111 °N, 18.59722 °O / 49.24111; 18.59722 (mapo)
Areo 20,332873 km² (2 033,29 ha)
Loĝantaro 1 955 (31.12.2010)
Denseco 96,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1234
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 013 61
Telefona antaŭkodo +421-41
Aŭtokodoj BY
NUTS 517691
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Kotešová, Bytča District
Retpaĝo: www.obeckotesova.sk
Portalo pri Slovakio

Kotešová (hungare Kotessó [koteŝO]) estas unuiĝinta vilaĝo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Kotešová situas laŭ flankovojoj, laŭ dekstra bordo de Váh. Bytča troviĝas je 2 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1234 en formo "Hotesou". Baldaŭe diversaj vilaĝoj fondiĝis tie. En 1598 Nagykotessó menciiĝis laŭ tiama hungara ortografio "Nagy Kotessowa" (=Granda). En 1784 loĝis tie 527 vilaĝanoj en 75 domoj, en 1828 767 vilaĝanoj en 91 domoj.

En 1598 ankaŭ Kiskotessó menciiĝis laŭ tiama hungara ortografio "Kys Kotessowa" (=Malgranda). En 1784 loĝis tie 123 vilaĝanoj en 21 domoj, en 1828 176 vilaĝanoj en 16 domoj. La 2 vilaĝoj unuiĝis en la 19-a jarcento.

En 1598 ankaŭ Nemeskotessó menciiĝis laŭ tiama hungara ortografio "Nemes Kotessowa" (=Nobela). En 1784 loĝis tie 123 vilaĝanoj en 21 domoj, en 1828 487 vilaĝanoj en 36 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nemeskotessó 775, en Nagykotassó 541 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bytča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1943 la vilaĝoj unuiĝis. En 2001 vivis en Kotešová 1842 homoj, (1826 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]