Kotiledono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La du kotiledonoj ĉe Jacaranda mimosifolia ĝermanta.

Kotiledono [1] (cotyledon) estas la unua folio de ĝermoplanto, ofte malgranda kaj simpla, formita jam en la ĝermo de la grajno. Dum la ĝermado ĝi leviĝas plej ofte super la tersurfaco (epigeae), verdiĝas kaj funkcias kiel la unua asimila folio. Ĝi malofte restas en la grundo (hypogeae kiel juglando). La nombro de la kotiledonoj estas unu aŭ du (unukotiledonaj, dukotiledonaj plantoj aŭ malpli ofte pluraj kiel ĉe pingloarboj. (legu embrio, ŝoso).

La kotiledono ofte servas dum la ĝermado kiel nutrofonto, tiuokaze la planto havas grandan, karnecan kotiledonon. En la grajno de la unukotiledonaj herboj, la ŝildoforma kotiledono – inter la ĝermo kaj la nutra histo – ne deponas nutraĵon por la planto, ĝi restas dum ĝermado en la kariopso kaj absorbas la deponitajn materialojn de la nutrohisto kaj pluigas ilin al la embrio.

Post apero de la unuaj asimiligaj folioj, ili ofte rudimentiĝas, defalas; malofte okazas, ke ili kreskas granda kaj restas dum la tuta planta vivo (ricino kaj Streptocarpus grandis).


Kotiledono en la anatomio estas vila lobeto de utera faco de placento. (placenta cotyledonario (aŭ cotylica)) Kotiledonan placenton havas ŝafo, bovo, tiukaze la viloj grupiĝas sur la placento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 615