Kotino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kotino
Florkapo de Cotinus coggygria kun fruktoj kaj roso
Florkapo de Cotinus coggygria kun fruktoj kaj roso
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Anakardiacoj Anacardiaceae
Genro: Kotino Cotinus
Specioj

Cotinus coggygria - Eŭrazia kotino
Cotinus obovatus - Amerika kotino

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kotino (Cotinus) estas genro de anakardiacoj kun la specio (Cotinus coggygria) (tanaĵa) kotino.

La infloresko de la kotino estas tre disbranĉiganta kun flavaj floroj, longaj haroj, kiuj helpas la disvastiĝon de la frukteroj. La frukto estas pizogranda, ovoforma, dura. La folioj longas 5-8 cm, ovalaj, aŭ ovoformaj kun glata rando. La pinto estas obtuza, la folioj estas enharaj aŭ iomete lanugaj dorse. La folioj ruĝiĝas aŭtune.

La specio disvastiĝis de la Mediterano ĝis Ĉinio, en Hungario ĝi kreskas sur la karstaj partoj de montaroj Bükk, Mecsek, Bakony. Ĝia flava ligno vendiĝis kiel hungara flava ligno kaj servis por farbi felojn, vestaĵojn.

Ĝi estas kuracplanto, oni kolektas somere la foliojn de la planto, sen branĉetoj. El 4 kg verda folio iĝas 1 kg seka folio. La folioj (cotini folium) enhavas 10-30% (riĉe je ellag-acido) tanaĵon. (vidu tanino)

La bolaĵon (teon) de la folio oni uzas kontraŭ stomaka kaj intesta sangumado, obstina enterito; kiel gargarenzon kontraŭ gingivoatrofio, gorĝaj problemoj; kiel bolaĵon ĉe sidbanado okaze de sangumanta hemoroido. Oni ankaŭ uzas tion por la ŝvitantaj korpopartoj.


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio