Kotonplukilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kotonplukilo labore. La unuaj sukcesaj modeloj estis prezentitaj en la mezo de 1940-aj jaroj kaj ĉiu povis fari la laboron de 50 manplukistoj.

La mekanika kotonplukilo estas maŝino kiu aŭtomatigas rikoltadon de kotono en maniero kiu reduktas rikoltadan tempon kaj maksimumigas efikecon.

Historio[redakti | redakti fonton]

John D. Rust, naskita la 6an de septembro 1892, proksime de Necessity, Teksaso, estas konsiderata la inventinto de la Kotonplukilo. Li trovis sukceson nur fine de la 1940aj jaroj, post komencaj malsukcesoj.