Kotonujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kotonujo
Gossypium barbadense
Gossypium barbadense
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Genro: Kotonujo Gossypium
L.
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kotonujogosipio (Gossypium) estas genro de unu aŭ plurjaraj herboj, arbustoj kaj arbedoj kun mane ripaj, 3-7-lobaj folioj, grandaj unuopaj floroj. La kapsuloj estas juglandgrandaj, 3-5 ĉambraj enhavantaj brunanigrajn grajnojn, kiuj ĉe la teknike ekspluatataj specioj estas dense havkovritaj. El tio oni eltiras kotonon.

La planto estas unu el la plej praaj homaj agrikulturaj plantoj. Oni jam ekkultivis ĝin antaŭ 15-30.000 jaroj. La origina centro estas Meksiko.

La plej valora specio estas la unujara vario. La plej grava produkto de la planto estas la kotonfadeno (bazmaterialo de la teksa industrio) kaj la olea rekremento.

La lum- kaj varmobezono de la planto estas granda. En Sovetunio oni, cele provizi la tutan landon per kotono, grandskale kultivis la planton per irigacio el la Aral-lago kaj la riveroj en ĝi alfluantaj Amu-Darjo kaj Sir-Darjo, kio rezultis (kaj la akvouzado de la paperindustrio) la sekiĝon, ŝrumpiĝon de la lago, krome Uzbekio suferas pri serioza poluo pro la agrotoksaĵoj.

Kotonujo

Historio de kotonuja kultivado en Hungario

Kvankam la geografia situo de Hungario ne estas konvena por kultivado de kotonujo, oni ofte provis ties kultivadon pro politikaj ideoj. La idela kultiva norda limo estas la latitudo de 45-46 gradoj, de kiuj Hungario situas pli norde.

De la semado ĝis la rikolto, la kotonujo bezonas 6-8 monatojn (ĉe moder-klimataj specioj), tiel oni plurfoje provis la kultivadon en suda parto de la Granda Hungara Ebenaĵo. Tio signifis gravan riskon.

Laŭ fontoj, la la unuaj eksperimenoj okazis dum regado de Jozefo la 2-a (1780-90), imeriestro de Aŭstrio-Hungario. Tiam la kultivadaj provoj okazis en Bánság (nun en Jugoslavio) kaj oni alportis kamparanojn el Turkio, kiuj konis la kultivadon. La eksperimento fiaskis en 1782 kaj 1783 pro la aŭtunaj frostoj. Same okazis en 1785 ĉe Varsad kaj en 1795 denove en Bánság.

La postaj eksperiemntoj okazis en kadro de la armeo (pro la kontinenta blokado kaj militoj altiĝis prezo de la kotono) kaj alportis bonajn rezultojn en 1807-08 en regiono de Temesvár, Versec, Jankovác kaj Pancsova. La ekfolarantan kotonujan kultivadon sufokis la ĉesigita kontinenta blokado (falis la prezo de la kotono).

Pluajn provojn faris la hungara inĝeniero István Vedres ĉe Szeged en 1812, 1815 kaj 1818, sed tiujn nniigis la fruaj frostoj. Oni importis en 1846 kotonujajn semerojn el Sud-Kalifornio. Oni sukcese eksperimentis ĉe Káposztásmegyer (nun parto de Budapeŝto) per en forcejo antaŭĝermitaj kotonujidoj.

La postaj provoj ĉiam fiaskis pro la nekonvena temperaturo. Danke al la pli konvena vetero en jaroj de la 20-a jarcento (foresto de malfruaj kaj fruaj frostoj), oni sukcese kultivis la planton ĉe Irig, Kaplony (1900), Pincehely (1902), Tárnokhát (1904). Sed en 1904-1905 alvenis denove pli malvarma vetero, kiu fiaskigis la projektojn.

La postaj provoj alportis ĉiam provizorajn sukcesojn nur tiam kiam la vetero estis konvena. La vegeta periodo de la planto estis 6-8 monatoj, dum la senfrosta vegetativa period en Hungario estis certa nur de majo ĝis septembro, kiu periodo (5 monatoj) ne sufiĉis por daŭra sukceso enkonduko de la kultivado.

La lastaj plej fifamaj eksperimentoj okazis en 1949-54 dum la plej akra stalinisma diktaturo. Tiam regis en la komunistaj landoj la ekonomia politiko de la aŭtarĥio kaj ili volois en ĉiu lando produkti ĉion. Kvankam la temperaturo same ebligis provizorajn sukcesojn, la naturon ne sukcesis venki. (Oni kultivis en 1951 sur 50.000 arpentoj kun rikolto de 303 kg je arpento.)