Kovado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kokinaj ovoj en nesto

Kovado laŭ PIV estas la ago

  1. sidi sufiĉe longan tempon sur ovo(j), por havigi al ili konstantan varmon kaj ebligi maturiĝon de la birda embrio en la ovo
  2. metafore ankaŭ: plej zorge gardi kaj flegi,
  3. kaj, same metafore: kaxse konservi ion, por ke ĝi aperu poste, do kaŝe prepari.

El la bestoj, la inoj de birdoj, reptilioj kaj fiŝoj naskas siajn idojn en ovoj, do en stadio ankoraŭ ne plene matura. El la birdoj, la kantobirdoj ĝenerale naskas 5 ĝis 8 ovojn, sed ankaŭ ekzistas specioj de birdoj, kiuj naskas nur 2 aŭ pli ol 20 ovojn.

Inter la reptilioj, la nombro de naskataj ovoj kompareblas, dum inter la fiŝoj la nombro de naskataj ovoj tre varias kaj povas atingi sumon de pluraj centoj.

Fiŝoj kaj reptilioj ĝenerale deponas la ovojn en loko klimate taŭga kaj laŭeble protektita - reptilioj multkaze enfosas siajn ovojn en aparte varma sablo - kaj ne vere eblas nomi tiun deponon en varma, protektata loko "kovado".

Birdoj tamen laŭ la vera senco kovas siajn ovojn: la daŭro de kovado laŭ la specio de birdoj daŭras inter 10 tagoj kaj 3 monatoj. La plej multaj specioj de birdoj naskas siajn idojn dum specifa "sezono de kovado", ĝenerale dum malfrua printempo kaj frua somero, kiam alproksimiĝas la jara tempo kun plej da havebla manĝaĵo, kaj plej altas la ŝanco bone nutri siajn idojn. Sed iuj bestospecioj naskas kaj kovas laŭ la lokaj cirkonstancoj, ĉiusezone: Ekzemplo estas la nigra cigno en Aŭstralio, kiu naskas kaj kovas tiam, kiam laŭ la loka klimato estas plej da akvo, kaj kiu, transportite al alia kontinento, foje laŭ antaŭa rutino plunaskas kaj kovas ekzemple meze de vintro, kvankam tio ŝajnas malfavora laŭ la cirkonstancoj de la nova vivloko.

Kovado ĉe papagoj

La ina kolumpapago naskas ĉirkaŭ 3 ĝis 5 ovojn, unuope kaj kutime kun distanco de 5 tagoj inter la naskoj de po unu ovo, kaj kovas la ovojn dum proksimume 23 tagoj. Post la eloviĝo, la idoj dum pli-malpli kvar semajnoj restas en la nestokaverno aŭ nestokesto. La ino ricevas nutraĵon de la vira partnero, kaj pludonas la plejgrandan parton al la eloviĝintaj idoj. Kiam la idoj sufiĉe grandas por povi elrigardi el la enireja truo de la nestokaverno aŭ nestokesto, la patro ankaŭ mem nutras ilin. En aĝo de 5 semajnoj la idoj komencas mem flugi, mem ekserĉas nutraĵon, sed daŭre estas per aldona nutrado subtenataj de la gepatroj.

Kovado ĉe kokoj

kokidoj eloviĝas

La kokino naskas siajn ovojn en distanco de 1 ĝis 2 tagoj. Ene de 3 ĝis 4 semajnoj ŝi per ovoj plenigas sian neston kaj nur tiam komencas la kovadon. Dum la sekva tempo ŝi nur unu- ĝis dufoje dum la tago forlasas la neston, por manĝi grenojn, trinki akvon kaj por necesumi. Ĉar la maturiĝo de la kokaj embrioj en la ovoj nur komenciĝas, kiam komenciĝas la daŭra varmeco de la kovado, ĉiuj kokidoj post 21 tagoj eloviĝas preskaŭ samtempe.

La instinkto pri kovado estas denaska - ankaŭ kokinoj, kiuj kreskis ekskluzive en metalaj kestoj de industria agrikultura entrepreno, senprobleme ekpraktikas ĝin, kiam ili ekhavas eblecon konstrui neston, plenigi ĝin per ovoj kaj ekkovi.

La zorgadon pri la eloviĝintaj kokidoj transprenas ekskluzive la kokino, kiu gvidas la idojn al manĝejoj, prokektas kaj varmigas ilin, ĝis la infanoj memstariĝas.

Kovado ĉe aliaj birdospecioj

La distanco inter la naskoj de unuopaj ovoj kaj la daŭro de kovado ĉe aliaj birdospecioj povas esti la duono, sed ankaŭ la kvaroblo de la nombroj de la du supraj ekzemploj. La nombroj apenaŭ dependas de la besta grandeco, kaj la nombro de naskitaj ovoj tute ne havas ajnan rilaton al la besta grandeco.

La plej multaj birdoj de Eŭropo kovas siajn ovojn dum 2 ĝis 4 semajnoj, ĉe la (relative etaj) kantobirdoj temas pri pli-malpli 2 semajnoj.

Tre diversas la kovokutimoj ĉe la grandaj kurbirdoj. Iuj lasas la sunon "kovi" siajn ovojn, ĉe aliaj specioj pri la kovado respondecas la viraj birdoj: Ekzemplo estas la viroj de la nanduoj, kiuj sole zorgas pri la kovado de la ovoj kaj posta prizorgado de la eloviĝintaj idoj. La inoj dume pluriras kaj ankoraŭ pariĝas kun aliaj viraj nanduoj.

Vidu ankaŭ