Kovrofesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrofesta ikono. Ukrajnio, 17a jc
La Kovrofesta kirkego sur la Ruĝa placo en Moskvo

La Kovrofesto estas granda Maria-festo en la Rusa ortodoksa eklezio, konata ankaŭ en aliaj slavlandaj eklezioj (kvankam ne tiom altrange). Tiu ĉi festo estas konata ankaŭ en orientaj katolikaj eklezioj. Ĝia dato estas fiksita je la 1-a de oktobro laŭ la Eklezia kalendaro (do, gregorie ĝi estas la 14-a de oktobro en Rusio, kaj la 1-a de oktobro en Bulgario).

La evento[redakti | redakti fonton]

Je tiu tago la Eklezio rememoras la miraklan savon de Konstantinopolo en la jaro 910 de sieĝantaj saracenoj (aŭ, laŭ aliaj fontoj, de la sieĝantaj rusoj). Tiam en la la Blaĥerna kirko de la sankta Dipatrino (Παναγία των Βλαχερνών) sankta Andreo la malsaĝulo pro Kristo (Ἀνδρέας ὁ Σαλός) viziis la Dipatrinon preĝi pri la ortodoksa ĉefurbo kaj protekte etendi super ĝi sian helan tukon (la kovron de la kapo). La grekoj kuraĝiĝis kaj sukcese rebatis la sieĝantojn.

La akcepto de la festo[redakti | redakti fonton]

La festo estas tre grava en Rusio, kie ĝi estis celebrata jam en la 12-a jarcento; precipe ĝin honoris la ĉefprinco Andreo de Bogolubovo. Supozeble ĝi venis el la Konstantinopola eklezio, kiu tamen ne plu ĝin konas.

Por la kredantoj ĝi estas manifestaĵo de la protekta zorgo de la Dipatrino. La skeptikuloj atribuas la sukceson de tiu festo al antaŭkristana tradicio kaj al la mastruma kalendara ritmo: je la 1-a/14-a de oktobro finiĝas la agrokultura jaro en la centra Rusio, malfermiĝas la foiroj, komenciĝas la hejta sezono, «je la Kovrofesto la somero renkontiĝas kun la vintro» (laŭ proverbo rusa).