Kozano (provinco)
El Vikipedio
La provinco Kozano (greke Νομός Κοζάνης) estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 3.516 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 155.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Kozano (greke Κοζάνη - Kozani). La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Okcidenta Makedonio.
La pejzaĝo estas montara kaj havas kontinentan klimaton kun frostaj vintroj kaj tre varmaj someroj.