Kozimo la 1-a de Mediĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kozimo la 1-a de Mediĉo
(1519-1574)
Granda Duko de Toskanio
Granda Duko de Toskanio
Naskiĝis 12-a de junio 1519
en Florenco Flago-de-Italio.svg Italio
Mortis 21-a de aprilo 1574
en Florenco Flago-de-Italio.svg Italio
v  d  r
Information icon.svg

Kozimo la 1-a de Mediĉo (1519-1574) (naskiĝis en Florenco, en la 12-a de junio 1519 - mortis en Florenco, en la 21-a de aprilo 1574) estis la dua Duko de Florenco inter 1537 kaj 1569, kiam li fariĝis la unua Granda Duko de Toskanio.

Kozimo fariĝis povoplena je sia 17-jariĝo, kiam la 26-jaraĝa duko, Aleksandro de Mediĉo (1510-1537) estis murdita, kaj la sola vira heredanto de Aleksandro estis nelegitima. Kozimo venis el tre malsimila branĉo de la familio, kaj estis preskaŭ nekonata en Florenco. Tamen, la plej influhavaj homoj de la urbo lin favoris, kaj multaj el ili esperis guberni kune kun li, tiamaniere ke ili povus riĉiĝi kostopage de la ŝtato. Sed, la afero ne realiĝis kiel ili pensis. Kozimo montriĝis forta, determinita, ruza, kaj ambicia, kaj baldaŭ malakceptis la dokumenton kiun li estis subskribinta, kie oni konfidis multe da povo al la Koncilio de la 48[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Konsilio de la 48 estis la plej forta toskana decidiga organo dum la Grandadukeco de Toskanio.