La Kozumela vireo (Vireo bairdi) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj. Ĝi estas endemia de Meksikio kaj pli precize de la insulo Kozumelo antaŭ la marbordo de Quintana Roo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, arbustaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.
Ĝi estas malgranda birdo 115 mm longa ĝenerale bruna supre kaj blanka sube cinamokolora flanke kaj en vangoj; ĝi havas du blankajn aŭ flavecajn striojn tre rimarkindajn en la malhelbrunaj flugiloj. En la bruneca kapo ege rimarkindas la blanka areo el la bekobazo ĝis ĉirkaŭ la brunecaj okuloj simile kiel ĉe la proksima parenco, la Nigrakapa vireo, sed ne tiom kontrasta kaj iom pli maletenda, mallarĝa. La beko estas rozkolora kaj la kruroj grizecaj.
Eksteraj ligiloj [redakti]