Koĉabambo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koĉabambo
Departemento
FlagoBlazono
departemento de Bolivio [+]

LandoBolivio

Supermara alteco2 574 m [+]
ĈefurboCochabamba
- koordinatoj17° S, 66° U (mapo)-17.333333333333-65.5Koordinatoj: 17° S, 66° U (mapo)
Areo55 631 km² (5 563 100 ha) [+]

Loĝantaro1 930 143 [+] (2016)
Denseco34,7 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2BO-C

Koĉabambo (Tero)
Koĉabambo (Tero)
Situo de la departemento en Bolivio

Koĉabambo (Bolivio)
Koĉabambo (Bolivio)
DEC

Map
Koĉabambo

Vikimedia Komunejo:  Cochabamba Department [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Koĉabambo (hispane Cochabamba) estas departemento de Bolivio, centre de la lando. Ĝi kovras areon de 55 631 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2001, en la departemento sume vivis 1 455 711 homoj - laŭ takso de la jaro 2010 intertempe temu pri pli ol 1,8 milionoj. Administra centro de la departemento estas la samnoma urbo Cochabamba.

La Departemento de Cochabamba troviĝas ĝuste en la mezo de Bolivio, kaj limas kun la departementoj de Beniio ĉe la nordo, Ĉukisakio kaj Potosiio ĉe la sudo, Santa-Kruzio oriente, La-Pazio kaj Oruro okcidente. La Nacia Parko Carrasco estas nacia parko en Koĉabambo. Ĝi havas areon de 6 226 km². Pli ol 5 000 plantaj specioj estis registritaj en la areo, kio lokigas la parkon inter la plej diversaj biologie el Bolivio.

Ĝi estas la sola departemento bolivia sen internacia limo.

panoramo de la departementa ĉefurbo
plia panorama impreso

La Nacia Parko kaj Indiĝena Teritorio Isiboro Sécure (Parque Nacional y Territorio Indígena Isiboro-SecureTerritorio Indígena y Parque Nacional Isiboro Secure, TIPNIS) estas protektita areo kaj indiĝena komunumo en Bolivio situanta inter la nordo de Koĉabambo kaj la sudo de Beniio.