Královské Vinohrady

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Antaŭurbaj kvartaloj de Prago > Randkvartaloj sur la dekstra bordo de Vltava > Královské Vinohrady < Turismo


Královské Vinohrady (la Reĝaj Vinberejoj) estas antaŭurbo de Praha.

La nomo devenas de la ampleksaj vinberejoj, kiujn fondis tie ĉi imperiestro Karolo la 4-a. La vilaĝo estiĝis en la jaro 1849 kaj la nomo "Vinohrady" koncernis la du nuntempajn kvartalojn: "Královské Vinohrady" kaj la najbaran "Žižkov". En la jaro 1879 Žižkov memstariĝis kaj Královské Vinohrady fariĝis urbo.