Krämerbrücke (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Krämerbrücke (Erfurt))
Krämerbrücke
Krämerbrücke
deck arch bridge • ponto por piedirantoj • multi-level bridge • built-on bridge
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Situo
Geografia situo 50° 58′ 43″ N, 11° 1′ 51″ O (mapo)50.978711.0308Koordinatoj: 50° 58′ 43″ N, 11° 1′ 51″ O (mapo)
Krämerbrücke (Turingio)
Krämerbrücke (Turingio)
DEC
Krämerbrücke
Krämerbrücke
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Krämerbrücke
Map
Krämerbrücke
vdr

La Ponto de la brokantistoj (germane: Krämerbrücke) estas eble la plej grava vidindaĵo de la turingia ĉefurbo Erfurto.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Sur la ponto estas konstruaĵoj kiel sur la Malnova Ponto de Florenco. Ĝi estas alirebla de tri flankoj. Malantaŭ la montrofenestroj oni vidas ludilojn el ligno, antikvajn artaĵojn, librojn, ŝokolataĵojn, vinon, pentraĵojn. Dekoj da pordoj estas malfermeblaj por eniri. Pluse ekzistas turo, de sur kiu ravas ĉarmaj belvidoj malsupren al la mallarĝaj malnovaj vojetoj. La akvo fluas sub la ŝtonaj pontokolonoj. Senkoste eblas promenado sur la 79 metrojn longa kaj 26 metrojn larĝa ponto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis konstruata la ponto direkte apud travadejo por ĉaroj ĉe la rivero Gera. Jam en 1117 oni trovas ties mencion kun la informo ke ĝi estas el ligno, je ambaŭ flankoj kun standoj de komercistoj. Sendube jam tiam la ponto estis ege frekventata, estante parto de la famekonata internacia eŭropa komerca vojo Via Regia. Post ofta bruliĝo, la konsilantaro urba aĉetis la pontajn rajtojn de diversaj monaĥejoj kaj nove konstruigis ĝin el ŝtono. En la 1325-a jaro la konstruado estis finita kun du preĝejoj kaj elegantaj pordegoj antaŭe kaj malantaŭe. La Benedikto-kirko kaj la Egidio-kirko, el kiu la lasta ankoraŭ hodiaŭ ekzistas kaj funkcias kiel preĝejo de la metodistoj. Denove en 1472 incendio malkonstruis la ponton, tamen ĝi kiel fenikso renaskiĝis el la cindro kun 62 trabfak-konstruaĵoj. Kaj ĝi restas ĝis hodiaŭ simbolo por la urbo, historio ŝtonigita kaj samtempe loko vigla por vivi.

Idilieco[redakti | redakti fonton]

La luprezoj por loĝejoj kaj magazenoj intence restas pageblaj, la magazenoj ne luiĝas al ĉenoj komercaj. Kontraŭe evoluadas tipa gastronomio kaj lokaj metioj. Amase produktitaj artikoloj tie ĉi estas tabuaj. Kelkaj loĝantoj de sur la ponto vivas ĉi tie jam ekde pli ol 40 jaroj. Asertas ili ke la ponto estas aparta vilaĝo, kie unu konas kaj helpas la alian kaj bonvenigas ĉe si la alian. Unufoje po jaro, en la monato junio, la loĝantoj metas tablojn kaj seĝojn meze sur la ponto, faras feston kaj babiladas dum la tuta nokto. La ponto troviĝas inter la placoj de la Fiŝbazaro kaj la Wenige-bazaro. Estas ĉarme ĝui la etoson en unu el la plej larĝaj, belaj kaj grandparte originale konservitaj urbokernoj en Germanio, al kiu kontribuegas ankaŭ la Ponto de la brokantistoj.

Gravaj domoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj gravaj domoj surponte:

  • domo "Zum Weißen Strauß" (nr 21; ĝi perfekte konservis la originalan larĝecon)
  • domo "Zum Schwarzen Roß" (nr 19; tie loĝis iam la oficiala urba muzikisto
  • domo "Zum wilden Mann und güldenen Schachtzaul" (nr 31; tie estas nun muzeo malgranda sed interesa kun alirebleco al la supera etaĝo kun historia ĉambrego kaj al la kelo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dietrich Baumbach, Hans-Jörg Vockrodt: Historische Bogen- und Gewölbebrücken der Stadt Erfurt, EldonejoHabel, Erfurto 2000, ISBN 3-00-006938-0.
  • Eberhard Sander, Antje Thiemar, Gitta Müller: Krämerbrücke Erfurt, en: Steinbrücken in Deutschland, Eldonejo Bau + Technik, 1999, ISBN 3-7640-0389-8, p. 392–402.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]