Krahule

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krahule, hungare Kékellő, germane Blaufuss estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. La historia slovaka nomo estis Ploves. Ĝis 1890 la oficiala hungara loknomo estis la germandevena Blaufusz, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Krahule troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj

Situo

Krahule situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Kremnica troviĝas 7 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1331. La fondintoj estis germanoj. En 1828 vivis tie 635 homoj en 57 domoj. Tiutempe brikofabriko funkciis en la komunumo. En 1910 vivis en Kékellő 612 homoj, (plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 preskaŭ ĉiuj germanoj rifuĝis, baldaŭe slovakoj alvenis en la forlasitajn domojn. En 2001 loĝis en Krahule 144 homoj (107 slovakoj, 35 germanoj, 2 ĉeĥoj). Tiu vilaĝo estas la unusola en Slovakio, kie la oficiala lingvo estas ankaŭ la germana lingvo. Vilaĝservoj estas 2 skiejoj.

Vidindaĵo

Eksteraj ligiloj