Krajišnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krajišnik, serbe Крајишник, germane Stefansfeld, hungare Istvánfölde estas vilaĝo en la serba Banato. La hungara loknomo estis ĝis 1890 Stefanföld, la serba historia loknomo estis Шупљаја/Šupljaja.

Serbio, kie troviĝas Municipo Seĉanj (verde)
Municipo Seĉanj, kie troviĝas Krajišnik nordokcidente
Parko centre de la vilaĝo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Krajišnik situas sur ebenaĵo ĉirkaŭ 30 kilometrojn oriente de Zrenjanin kaj ĉirkaŭ 75 kilometrojn norde de Beogrado. Administre ĝi apartenas al Seĉanj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1796 en la koncerna loko komencis setli germanaj koloniistoj, kiuj ĉefe venis el la norda Banato. En 1910 loĝis en Istvánfölde 2445 da homoj, (germanoj 2334 (96 %), hungaroj 71 (3 %), 22 rumanoj, 1 serbo, 7 aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungario (al Torontál, al distrikto de Módos), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944, poste la germanoj kaj hungaroj estis deportitaj. En 1948 la preĝejo estis malkonstruita. En 2001 vivis en Krajišnik 2058 serboj (92 %), ciganoj 92 (4 %), jugoslaviano (kiel imagita popolo) 16, hungaroj 12 kaj kelkaj aliaj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Stefanföld naskiĝis hungara ministro pri justico László Radocsay.