Krak des Chevaliers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Krak des Chevaliers
Kastelo
concentric castle • krucmilitista fortikaĵo [+]

Koordinatoj34° 45′ 25″ N, 36° 17′ 40″ O (mapo)34.75694444444436.294444444444Koordinatoj: 34° 45′ 25″ N, 36° 17′ 40″ O (mapo)
Areo0,02 km² (2,38 ha) [+]

Estiĝo1031

Krak des Chevaliers (Sirio)
Krak des Chevaliers (Sirio)
DEC

Map
Krak des Chevaliers
Vikimedia Komunejo:  Krak des Chevaliers [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Burgo Crac des Chevaliers
Lando  Sirio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto 1229
Regiono** Azio
Registra historio
Registrado 2006  (30-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Krak des Chevaliers, (arabe قلعة الحصن, Qal'at al-Husnحصن الأكراد Hisn al-Akr?d) estas krucista burgo en Sirio kaj unu el la plej konservitaj mezepokaj armeaj konstruaĵoj en la mondo. Ekde la jaro 2006 ĝi estas enskribita en listo de la monda heredaĵo de Unesko.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Krak devenas el la malnovsiria lingvo kaj verŝajne signifas "fortikaĵo". Eble tamen la nomo ankaŭ fontas el la greka vorto ĥaraks, signifanta "palisaro" aŭ "remparo". La kromnomo des Chevaliers devenas el la franca kaj ĝi signifas kavalira, apartenanta al kavaliroj. La tuta nomo de la burgo do estas tradukebla kiel fortikaĵo de kavaliroj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La burgo situas en Homsa breĉo, oriente de urbo Tripolo, 65 km okcidente de urbo Homs kaj proksime de limoj kun Libano. Administre ĝi falas sub administran regionon Homsa guberniero. Ĝi situas survoje el Antioĥio ĝius Bejruto kaj al Mediteraneo. Ĝi estis parto de reto de fortikaĵoj, kiun konstruis krucistoj por defendi sian senjorujon antaŭ muslimoj. Krak des Chevaliers gardis vojon al la maro, sed el tiu ĉi bazejo la defendantoj de la burgo havis sub kontriolo regionon de Homsa lago en oriento, pro kio ili povis kontroli fiŝkaptadon kaj vidi la muslimajn soldatarojn venantaj el siria enlando.

Spaco inter la interna kaj la ekstera pordego
Spaco inter la interna kaj la ekstera muro
Plano de Krak des Chevaliers (1871)
Plano de konstruo el la jaroj 1170-1190

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]