Krakovec (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Burgo Krakovec situas en samnoma vilaĝo Krakovec en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono, distrikto Rakovník, 15 km de Rakovník.

En 1414 antaŭ forveturo al Konstanco restadis en ĝi Majstro Jan Hus. La konstruaĵo estas unu el malmultaj konserviĝintaj transiraj tipoj inter burgo kaj kastelo kaj unu el malmultaj burgoj konstruitaj dum regado de Venceslao la 4-a.

Historio[redakti | redakti fonton]

aspekto de la burgo fine de la 19a jarcento

Ampleksa ruino de la burgo, konstruita en 1383 de la reĝa konstrumetiejo por Jíra z Rostok, burgravo de Křivoklát. En 1783 ĝi estis detruita de incendio. En 1915 Klubo de ĉeĥaj turistoj aĉetis ĝin de la lasta posedanto Max von Croÿ-Dülmen. La nomon Krakovec portas la ruino nur ekde la jaro 1920. La muraro estis iom post iom konservita kaj la burgo alirebligita.

La loko fariĝis ankaŭ ŝatata loko por filmistoj - i.a. estis tie filmita fama ĉeĥa porinfana muzikalo Ať žijí duchové (Vivu la spiritoj!) (1977) kaj filmfabelo Princ a Večernice (Princo kaj Vesperstela princino) (1979).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Unika burga arkitekturo, multe da konservitaj gotikaj arkitekturaj elementoj, duoncilindra turo , kapelo
  • Nove refarita ligna alirponto, konstruita per tradicia ĉarpentista maniero

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La burgo estas publike alirebla ekde marto ĝis oktobro.
  • La trarigardoj okazas kaj memstare, kaj kun ĉiĉerono.
  • En la arealo estas organizataj diversaj historiaj festoj kaj kulturaj aranĝoj.
  • Aktualajn informojn vidu en la retpaĝaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala burga retpaĝaro ĉeĥe, germane, angle