Kramatorsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Kramatorsk

Kramatorsk, ukraine Краматорськ, ruse Краматорск [kramatorsk] estas grandurbo en Ukrainio, en la Donecka provinco. Precipe ruse oni parolas en la urbo.

Flago de Kramatorsk
Blazono de Kramatorsk

Bazaj informoj

Geografio

Kramatorsk situas en orienta parto de la Ukrainio kaj en norda parto de la donecka provinco. Kramatorsko kaj ĉirkaŭaj loĝlokoj troviĝas en valoj de la rivero Kazionnij Torec kaj ĝiaj alfluantoj. La montetoj estas distranĉitaj de ravinoj. Grundaj akvoj plejparte estas tre malaltaj. Ekzemple en urboparto Krasnogorka borado ĝis profundeco 40 m estas senrezulta. Tial ĉiusomere la akvoprovizado estas problemhava, akvo sufiĉas nur por ĉiutaga vivo, por tre necesa irigacio mankas. La potenculoj de la urbo senindulge monpunas personojn, kiuj uzas akvoduktan akvon por irigacio.

Klimato

Atmosfera precipitado estas nesufiĉa kaj neregula, de 250 ĝis 650 mm jare, meza 420 mm. Meza jara relativa humideco de aero 75%, en someraj tagmezoj povas sinki ĝis 30-35%. Plej humida estas la aero en decembro kaj januaro: 90-98%, foje 100%. Tial en vintro ofte okazas nebulo kaj glatiso. Meza nubozeco en vintro atingas 80%. Nebuloj reteniĝas en grandaj areoj eĉ ĉe vento je 15 m/sek. La plej varma monato estas julio (meza temperaturo 21,2° C). La plej malvarma monato estas januaro (meza temperaturo -6,2° C). Meza profundeco de trafrostiĝo de grunto estas 1,2 m.

Mapo pri loko de Kramatorsk en Ukrainio
Konstruaĵo en Kramatorsk

Historio

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko. En la 18-a jarcento milita tendaro de kozakoj estis tie. Baldaŭe diversaj setlejoj formiĝis kun preĝejoj. En 1868 stacidomo Kramatorskaja ekfunkciis. En 1896 diversaj industriaj fabrikoj poduktis, baldaŭe ankaŭ lernejoj kaj hospitalo funkciis. En 1918 la germanoj okupis la vilaĝon, sed poste la Ruĝa Armeo reokupis ĝin. En 1958 la loko ricevis statuson urbo. Kramatorsk estis grava industria urbo de Sovetunio. En 1941 la nazioj okupis ankaŭ tiun urbon. En 1985 granda inundo okazis.

Fontoj

  • Rusa Vikipedio