Krasnoperekopska distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krasnoperekopska distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of the Soviet Union • raion of Crimea [+]

LandoAŭtonoma Respubliko Krimeo

ĈefurboKrasnoperekopsko
- koordinatoj46° N, 34° O (mapo)45.967533.8003Koordinatoj: 46° N, 34° O (mapo)
Areo1 231 km² (123 100 ha) [+]

Loĝantaro23 844 [+] (1-a de januaro 2019)
Denseco19,37 loĝ./km² [+] [+]

Krasnoperekopska distrikto (Tero)
Krasnoperekopska distrikto (Tero)

Krasnoperekopska distrikto (Krimeo)
Krasnoperekopska distrikto (Krimeo)
DEC
Krasnoperekopska distrikto
Krasnoperekopska distrikto

Map
Krasnoperekopska distrikto

Vikimedia Komunejo:  Krasnoperekopsk Raion [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Krasnoperekopska distrikto
ruse Красноперекопский район
ukraine Красноперекопський район
krime-tatare Krasnoperekopsk rayonı

raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of the Soviet Union • raion of Crimea
La centro: Krasnoperekopsko
Areo: 1 231 km2
Loĝantaro: 31 843 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 25,87 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6565
En la distrikto estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

0
0
38
0
Krasnoperekopska distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro
 
vdr

Krasnoperekopska distrikto (ruse Красноперекопский район, ukraine Красноперекопський район, krime-tatare Krasnoperekopsk rayonı) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto situas en la norda parto de la Krimea duoninsulo kaj estas relative malgranda teritorie kaj loĝantare. La administra centro de la distrikto estas la urbo Krasnoperekopsko, kiu mem tamen ne apartenas al la distrikto, sed formas propran municipon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas en la norda parto de la Krimea duoninsulo. Norde ĝi estas lavata de la golfo Sivaŝo, okcidente — de la Karkinita golfo de la Nigra maro. Norde la Krasnoperekopska distrikto limas la Armjanskan municipon, oriente — la Ĝankojan distrikton kaj sude — la Pervomajskan distrikton.

La reliefo de la distrikto estas ebena. En la teritorio de la regiono estas kelkaj salakvaj lagoj (Ajgulskoje, Jan-Gul, Staroje, Krasnoje, Kijatskoje, Kerleutskoje ka.).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa branĉo de la ekonomio de la distrikto estas agrikulturo (ĉefe — kultivado de gren-plantoj). La industriaj entreprenoj ĉefe rilatas al la nutra industrio.

Tra la distrikto pasas la fervoja linino Ĝankojo-Ĥersono kaj la aŭtovojo Simferopolo-Ĥersono. Krom la fervoja linio aktivas ankaŭ la busa trafiko.

Socia sfero[redakti | redakti fonton]

En la distrikto estas 16 mezlernejoj, porinfana kultura centro, 12 kulturdomoj, 17 kluboj, 31 bibliotekoj.

Administra divido de la distrikto[redakti | redakti fonton]

La Krasnoperekopska distrikto estas dividita en 12 komunumojn, kiuj sume havas 38 vilaĝojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj vilaĝoj (estas Esperantigitaj nur tiuj vilaĝoj, kiuj estas la centro de la koncerna komunumo). Parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.

  • Bratska komunumo
    • Bratsko (Bratskoje, krime-tatare Yalan Tuş)
    • Poltavskoje (Manğıt)
    • Svatovo (Sultanaş)
  • Filatovka komunumo
    • Filatovko (Filatovka)
    • Karpova Balka
  • Iljinka komunumo
    • Iljinko (Iljinka)
    • Kurgannoje (Büyük Qış Qara)
    • Traktovoje (Qalançaq)
    • Voroncovka (Küçük Qış Qara)
  • Iŝuna komunumo
    • Iŝuno (Iŝun, İşün)
    • Novoribackoje
    • Proletarka (Ass)
    • Tankovoje
  • Krasnoarmejska komunumo
    • Krasnoarmejsko (Krasnoarmejskoje, krime-tatare Mırza Qoyaş)
    • Nadeĵdino
    • Smuŝkino
  • Magazinka komunumo
    • Magazinko (Magazinka, krime-tatare Mağazı)
    • Bogaĉjovka (Baysarı)
    • Novoaleksandrovka
    • Novoivanovka
  • Novopavlovka komunumo
    • Novopavlovko (Novopavlovka, krime-tatare Adiy Qıyğaç)
    • Dolinka
    • Privolnoje (Berdi Bolat)
  • Orlovska komunumo
    • Orlovsko (Orlovskoje, krime-tatare Bey Buluş)
    • Novonikolajevka
    • Ŝatri (Bozğana)
    • Znamenka
  • Poĉetna komunumo
    • Poĉetno (Poĉjotnoje)
    • Pjatiĥatka
  • Sovĥozna komunumo
    • Sovĥozno (Sovĥoznoje, krime-tatare Pâtiozörnoye)
    • Risovoje
    • Tavriĉeskoje (Qart Qazaq)
  • Viŝnevka komunumo
    • Viŝnevko (Viŝnjovka, krime-tatare Tarhan)
    • Krepkoje
    • Utkino (Küçük Bosterçi)
    • Zeljonaja Niva
  • Voinka komunumo
    • Voinko (Voinka)
    • Istoĉnoje


La loĝlokoj de la Kraskoperekopska distrikto

Vilaĝoj BogaĉjovkaBratskojeDolinkaFilatovkaIljinkaIstoĉnojeIŝunKarpova BalkaKrasnoarmejskojeKrepkojeKurgannojeMagazinkaNadeĵdinoNovoaleksandrovkaNovoivanovkaNovonikolajevkaNovopavlovkaNovoribackojeOrlovskojePjatiĥatkaPoltavskojePoĉjotnojePrivolnojeProletarkaRisovojeSmuŝkinoSovĥoznojeSvatovoŜatriTankovojeTavriĉeskojeTraktovojeUtkinoViŝnjovkaVoinkaVoroncovkaZeljonaja NivaZnamenka