Krasznokvajda
Krasznokvajda [krasnokvajda] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Encs.
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Alto super marnivelo: 203 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.4701/20.9699
- Loĝantaro: 520
- Poŝtkodo: 3821
- Telefonprefikso: 46
Situo
Krasznokvajda situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Encs troviĝas 25, Miskolc 60 km-ojn.
Historio
Dum la historio apude troviĝis 2 komunumoj: Krasznokpuszta aŭ Krasznyik kaj Vajda. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Nomo de Dipatrino (Virga Maria), en la 18-a jarcento barokiĝis
- paroĥo de 1796
- kalvinana preĝejo
- kasteloj de Scholtz-Albin [ŝolc] kaj Szentimrey [sentimrei]
Fontoj
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.nagyvofely.hu
- w.gyaloglo.hu