Kratago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kratago
Unustigma kratago
Unustigma kratago
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: MaloideaeSpiraeoideae [1]
Tribo: Pyreae [1]Crataegeae[2]
Subtribo: Pyrinae [1][3]
Genro: Crataegus
Tourn. ex L.
Species

See text

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kratago (latine: crataegus) estas genro de rozacoj, kies specioj estas arboj kaj arbedoj, plej ofte kun branĉodornoj, kun duope kontraŭsidantaj, dentorandaj, lobaj folioj, simetriaj, hiperginaj floroj havantaj blankajn – ĉe iuj kulturvarioj ruĝajn petalojn. Multaj specioj estas ĝardene kulturataj. La genro havas ĉ. 200 speciojn, kiuj havas infloreskon de tenda paniklo. La frukto estas ovo- aŭ globforma.

Plej disvastiĝinta specio en Mezeŭropo estas la unustilusa kratago (C. monogyna). Ĝiaj folioj estas tranĉitaj, la ŝajnfrukto estas ruĝa.

La folio de dustilusa (tana) kratago (C. laevigata) estas mallonge loba, la ŝajnfrukto estas same ruĝa. Ĝi kreskas ĉefe en la montaraj aŭ montetaj regionoj, sed estas populara ornamplanto.

Ambaŭ menciitaj specioj havas florojn kun neagrabla heringa odoro.

Kuracplanto[redakti | redakti fonton]

Unustigma kratago

La unu- du kaj kvinstigmaj kratagoj enhavas efikaĵojn, kiuj plibonigas la korfunkcion, sed ili havas senspasmigajn kaj kvietigajn efikojn. La efikaĵoj troviĝas en la folioj, fruktoj, floroj del a planto: flavonoidoj, aminoj, triterpen-derivaĵoj, kolino, acetilkolino, purin-derivaĵoj, amigdalino, pektinoj, antocianidoj, kaj proantocianidoj. La du lastaj grupoj havas P-vitamin-similan efikon: malpliigas la traireblecon kaj rompiĝemon de la kapilaroj, krom tio ili protektas la C-vitaminon pro la oksidiĝo, tiel kreskigas ties kvanon en la ĉelo.

La efikaĵoj malpliigas (nerekte) la altan sangopremon kaj la kolesterinan nivelon de la sango.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  1. 1,0 1,1 1,2 Potter, D., et al. (2007). Phylogeny and classification of Rosaceae. Plant Systematics and Evolution. 266(1–2): 5–43.
  2. G. K. Schulze-Menz 1964. Reihe Rosales. in A. Engler's Syllabus der Pflanzenfamilien mit besonderer Berücksichtigung der Nutzpflanzen nebst einer Übersicht über die Florenreiche und Florengebiete der Erde, Gebrüder Borntraeger, Berlin germane
  3. Crataegus L.. Germplasm Resources Information Network (2009-01-30). Alirita 2009-03-05.